From Wikipedia, the free encyclopedia
Fairfield (komprenu Foirokampo) estas grandurbo en Usono, en subŝtato Kalifornio, en Kantono Solano. Ĝi estas administra centro de la kantono.
Fairfield | |||
---|---|---|---|
urbo de Usono kantona sidejo urbego vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 94533–94535 • 94533 • 94535 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 119 881 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 1 124 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 38° 15′ N, 122° 3′ U (mapo)38.257777777778-122.05416666667 [+] | ||
Alto | 13 m [+] | ||
Areo | 106,668354 km² (1 066 6.8 354 ha) [+] | ||
Horzono | UTC-08:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Fairfield, California [+] | |||
Fairfield situas sur la marborda ebenaĵo en la sudokcidenta landparto de Usono, en la meza (iomete nordokcidenta) parto de la subŝtato. Vacaville troviĝas 13, Vallejo 23, Oakland 53, San Francisco kaj Sakramento 61 km.
En la nuna Fairfield indianoj vivis dum jarmiloj. En 1810 la hispana armeo forprenis la areon. Fairfield estis fondita en 1859 fare de kapitano Robert H. Waterman, kiu nomis la vilaĝon post sia iama hejmurbo Fairfield en Konektikuto. Pli frue jam en 1856 li komencis parceligi la areon. Fairfield urbiĝis en 1903. Baldaŭe la urbo iĝis hejmo de aerbazo.
Fairfield situas en mediteranea klimato laŭ klimata klasifiko de Köppen. La temperaturo averaĝe varias inter 8-23 °C, en julio kun rekordo 46 °C, en decembro kun rekordo -9 °C. Jare pluvas po 576 mm. La pluvo kulminas en januaro, julie praktike ne pluvas.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.