Fajrokurado
From Wikipedia, the free encyclopedia
Fajrokurado estas praktiko, kiu konsistas en kelkpaŝa kuro nudpiede super tavolo de varmega braĝo. Ĉar braĝo estas pora, ĝi estas malbona kondukmaterialo kaj la transigo de varmeco al la piedoj estas relative malgranda. Multaj popoloj uzis iaj tian teknikon kiel parton de transirorito.
Oni sugestas kunigi ĉi tiun artikolon kun Surardaĵa promeno. Bonvolu diskuti en la Diskuto:Surardaĵa promeno. Nur ensalutintaj uzantoj povas aranĝi tion. |
La kultura signifo de tiu ago varias. Kelkaj ŝamanoj kaj guruoj uzas tion por montri korpa kontrolo aŭ simple mirigi kredantojn. En kelkaj landoj, oni uzas fajrodancadon, en kiu trajnitaj dancistoj dancas sur la braĝoj.
Nestinario estas marŝado per nudaj piedoj sur ardaĵoj. Kiel festo ĝi okazas ĉiujare en Bulgario (Strandza) aŭ en Brazilo, dum juniaj festoj, kiam viroj marŝas sur braĝojn por montri kuraĝon. En Nova Erao oni uzas tiun teknikon por akceli la persistopovon, la memkomprenon kaj memfidon, samkiel por konviki homojn ke ili povas preterpasi siajn limigajn pensojn.