From Wikipedia, the free encyclopedia
Falĉilo estas manlaborilo por detranĉi herbon kaj grenon.
Ĝiaj formo kaj materialoj varias laŭ historio kaj regiono, sed ĝenerale, nuntempe ĝi estas farita el forĝebla ŝtalo, kiu formas longan, larĝan, iom kurban klingon (longo ĉirkaŭ 1 m, larĝo ĉirkaŭ 6-7 cm), fiksitan al longa ligna tenilo (1,5 ĝis 1,8 metrojn longa). La klingo fiksiĝas sur la tenilfino ĉirkaŭ 60-grade. Partoj de klingo estas la tranĉ-rando kaj falĉil-kalkano (tiu ĉi proksime al la flaĉiltigo). La ligna longa tigo de la tenilo surhavas unu aŭ du vertikale alfiksitajn etajn man-tenilojn.
La falĉado okazas per falĉaj (ir-reiraj) movoj. Oni devas dum la falĉado multfoje akrigi la klingon per akrigŝtono. Post longa uzo de falĉilo oni devas marteli ĝin denove.
La falĉado estis la plej malfacila laboro inter la agrikulturaj laboroj (legu la artikolon rikolto), sed ekde la 1960-aj jaroj ĝi estis maŝinigita. Ekde tiam oni amase uzas falĉilmaŝinojn kaj kompleksajn rikoltomaŝinojn.
Falĉilo signifas slange murdilon, per kiuj oni amase buĉas kaj rapide mortigas homojn. [mankas fonto] En mitoj falĉilo estas atributo de la Morto.
Milita falĉilo estas simila al halebardo speco de tranĉarmilo, populara dum la insurekcio de Kościuszko.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.