Slango

From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

Slango estas aro da vortoj kaj parolmanieroj, apartenantaj al profesia nocio aŭ alimedia ĵargono (ekz. prunteprenitaj el aliaj lingvoj), kiuj, uzate ekster sia medio, akiras specialan stilan efekton, ofte apartigan. Per la vortoj "slango" aŭ "slanga" oni karakterizas precipe lingvajn trajtojn de friponoj, ŝtelistoj kaj aliaj marĝenaj sociaj grupoj, kiuj uzas tiajn lingvoelementojn por ne esti komprenataj de eksteruloj kiel, ekzemple, polico aŭ eblaj viktimoj. Ofte, slango populariĝas inter popolaĉo, de ĝi iras al homoj, kiuj loĝas en malriĉaj partoj de la urboj, kaj fine al tuta socio. Tiel multaj slangaj vortoj iĝas modaj kaj, post iom da tempo, eniras en la ĝeneralan, eĉ literaturan, lingvouzadon. Ofte ekestas slango en certaj sociaj grupoj, kiuj uzas slangaĵojn por distingi sin disde la cetera socio, eĉ se ili ne estas krimuloj. Tipaj kreantoj de slango estas junuloj, kiuj uzas lingvon kiel manieron distingi sin kontraŭ la pliaĝuloj, anoj de "alternativaj" urbaj sociaj grupoj ktp.

Tiel okazas tiel riĉigo kaj renoviĝo de la vortprovizo, danke al la procezo de vort-formado, fare de la populara uzado. La slango estas universala fenomeno kaj, ĝenerale, tiaj procezoj estas similaj en la diversaj landoj. Okazas ekzemple forigo de silaboj, kiam oni diras: Espo anstataŭ Esperanto. Estas komuna ankaŭ la uzado de metaforoj, kiuj rapide iĝas malklaraj: krokodilo (ne-lerta esperantisto, iu kiu uzas nacian lingvon en Esperanta medio, ne-esperantisto), bakfiŝo tro juna knabino, ktp.

Remove ads

Esperanta slango

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Esperanta slango.

Ĉar Esperanto estas parolata nur en etaj komunumoj, nia lingvo enhavas malmulte da slango kompare kun aliaj lingvoj. Tamen certaj slangaĵoj evoluis en junularaj renkontiĝoj, kiel 'stas por estas, malino por viro, vosto por peniso, malmanĝi por feki, kaj mojosa por la angla cool ktp.

Speciala slango (Gavaro) estis kreita de Manuel Halvelik.

Remove ads

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads