Fanny kaj Alexander
From Wikipedia, the free encyclopedia
Fanny kaj Alexander (en sveda: Fanny och Alexander, esperantigebla ankaŭ kiel Fanjo kaj Aleksandro) estas historia drama filmo de 1982 verkita kaj reĝisorita de Ingmar Bergman. La intrigo fokusas sur du gefratoj kaj ilia ampleksa familio en Uppsala, Svedio, dum la unua jardeko de la 20-a jarcento. Post la morto de la patro de la infanoj (Allan Edwall), ilia patrino (Ewa Fröling) reedziniĝas al elstara episkopo (Jan Malmsjö) kiu iĝas tro rigida kaj severa al Alexander pro sia vigla imagopovo.
Fanny kaj Alexander | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Fanny och Alexander |
Originala lingvo | sveda lingvo • germana lingvo • jido • angla lingvo |
Kina aperdato | 17 dec. 1982, 17 jun. 1983, 8 okt. 1983 |
Ĝenro | filma dramo |
Kameraado | Sven Nykvist |
Reĝisoro(j) | Ingmar Bergman |
Produktisto(j) | Jörn Donner |
Scenaro | Ingmar Bergman |
Loko de rakonto | Upsalo |
Muziko de | Daniel Bell |
Rolantoj | Börje Ahlstedt • Anna Bergman • Gunn Wållgren • Kristina Adolphson • Erland Josephson • Mats Bergman • Jarl Kulle • Lena Olin • Harriet Andersson • Allan Edwall • Ewa Fröling • Jan Malmsjö • Christina Schollin • Kerstin Tidelius • Marianne Aminoff • Mona Malm • Pernilla August • Pernilla Wahlgren • Stina Ekblad • Svea Holst • Siv Ericks • Inga Ålenius • Gösta Prüzelius • Hans Strååt • Carl Billquist • Axel Düberg • Olle Hilding • Peter Stormare • Gerd Andersson • Gunnar Björnstrand • Heinz Hopf • Ernst Günther • Marie-Hélène Breillat • Käbi Laretei • Georg Årlin • Per Mattsson • Majlis Granlund • Marianne Karlbeck • Pernilla Allwin • Lars-Owe Carlberg • Gus Dahlström • Sune Mangs • Marrit Ohlsson • Eva von Hanno • Mona Andersson • Marianne Nielsen • Hugo Hasslo • Sonya Hedenbratt |
Produktinta firmao | Gaumont |
Honorigoj | César Award for Best Foreign Film • Akademia Premio por la Plej Bona Kinematografio • Akademia Premio por la Plej Bona Kostumfasonado • Akademia Premio por la Plej Bona Ensceniga Fasonado • Akademia premio por la plej bona fremdlingva filmo • Guldbagge Award for Best Film • BAFTA Award for Best Cinematography • David di Donatello for Best International Film • David di Donatello for Best Foreign Director • Ora Globo de la plej bona internacia filmo fremdlinga • Guldbagge Award for Best Director • Guldbagge Award for Best Actor in a Leading Role • Los Angeles Film Critics Association Award for Best Foreign Language Film • Los Angeles Film Critics Association Award for Best Cinematography • National Board of Review Award for Best Foreign Language Film • New York Film Critics Circle Award for Best Foreign Language Film • New York Film Critics Circle Award for Best Director • Greta |
IMDb | |
Bergman intencis Fanny kaj Alexander kiel sia fina filmo antaŭ retiriĝi, kaj lia scenaro estas duon-membiografia. La roluloj Alexander, Fanny kaj la duonpatro Edvard estas bazitaj sur li mem, lia fratino Margareta kaj patro Erik Bergman, respektive. Multaj el la scenoj estis filmitaj sur lokoj de Uppsala. La dokumenta filmo Dokument Fanny och Alexander estis farita samtempe kun la filmado kaj kronikigas la produktadon.
La kritikisto Roger Ebert observis ke la urbo de la filmo estas sennoma[1]. Tamen, kelkaj publikaĵoj referencas al ĝi kiel la naskurbo de Bergman nome Uppsala[2].[3][4] Frank Gado sugestas ke "kvankam ne identigita laŭ la nomo," la urbo estas "senerare Uppsala."[5]
La produktado estis origine planita kiel serieto por televido kaj muntita en tiu versio, kiu daŭris 312 minutojn; poste oni kreis version de nur 188 minutoj por publikigo en kinejoj, kvankam tiu versio estis fakte kiu estis publikigita la unua. La televida versio ekde tiam estis publikigita kiel kompleta filmo, kaj ambaŭ versioj estis montritaj en spektaklejoj tra la tuta mondo. La versio de 312 minutoj estas unu el plej longaj kinfilmoj en historio.
Fanny kaj Alexander ricevis premiojn, estis adaptita al teatro kaj en postaj filmaj versioj fare de aliaj reĝisoroj.