universitato en Brazilo From Wikipedia, the free encyclopedia
Federacia Universitato de Paranao estas universitato, ties nomo portugale estas Universidade Federal do Paraná (UFPR). Ĝi estis kreita en la jaro 1912. UFPR situas en Kuritibo, ĉefurbo de Paranao, sudorienta ŝtato de Brazilo. Temas pri la plej aĝa universitato de Brazilo kaj pri simbolo de la urbo Kuritibo.
Federacia Universitato de Paranao Universidade Federal do Paraná | ||
---|---|---|
universitato publika eduka institucio eldonejo de malfermita aliro | ||
Informoj | ||
fondodato | 1912 | |
speco | ŝtata | |
jara budĝeto | 810 milionoj da $R (2012) | |
Situo | ||
Geografia situo | 25° 25′ 44″ S, 49° 16′ 3″ U (mapo)-25.428888888889-49.2675 | |
lando | Brazilo | |
urbo | Kuritibo, Paranao, Brazilo | |
adreso | Rua XV de Novembro, nº 1299 - Centro | |
poŝtkodo | 80060-000 | |
Estraro | ||
gvidanto | Zaki Akel Sobrinho | |
Nombroj | ||
nombro de studentoj | 38 587 ( 2012) | |
nombro de kunlaborantoj | 2 309 docentoj (2012) | |
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | |
Listoj | ||
membro de | ||
vd | ||
| ||
Ekde 2005 Esperanto estas instruata en Centro de Lingvoj kaj Interkulturo (CELIN, "Centro de Línguas e Interculturalidade") de la Federacia Universitato de Paranao).[1][2] En 2009 Ivan Eidt Colling, docento pri elektroinĝenierarto, komencis instrui tie kiel volontulo; ekde 2013 li estas kunordiganto de la projekto "Esperanto - lingvo kaj kulturo". Ankaŭ laboris/laboras kiel volontulaj instruistoj en CELIN: Matheus Artioli Firmino en 2011, Thiago Machado da Silva dum du monatoj de 2011 kaj dum 2012 kaj Jônathas Barros ekde 2014. Antaŭaj instruistoj estas Leonardo Janz, Daniel Haddad kaj Carlos Alfredo de Oliveira Andrade.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.