Feo estas estaĵo apartenanta al legendoj kaj mitoj de la Eŭropa folkloro. Ĝi kutime estas ia spirito, priskribita kiel supernatura kaj magia. Feoj similas plejparte al homoj aspektorilate, sed ili posedas magiajn potencojn. Ili estas imagataj kiel malgrandaj, kun grando kiu iras de tiu, de insekto, ĝis la grando de homa bebo. Tamen, ekzistas multaj specoj de feoj, do kelkaj estas tiel altaj kiel homoj, ekzemple Banŝioj. La grando de ili ne estas konstanta nek grava, ĉar ili kutime povas ŝanĝi la eksteran aspekton laŭvole. Oni kutime figuras ilin kun insektaj flugiloj kiel tiuj de papiliolibeloj, precipe post la Viktoriana epoko, sed malabundas la mencioj pri flugiloj en la tradiciaj mitoj.

Thumb
Feo
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri magia Eŭropa popolo. Por informoj pri aliaj signifoj, vidu la artikolon FEO.
Rapidaj faktoj mita popolo • mita etno, Informoj ...
Feo
Thumb
mita popolo mita etno
Informoj
Eble sama feo en fikcio
vdr
Fermi

Feo en literaturo kaj moderna kulturo

Feoj estas en la verko de Shakespeare, "Somermeznokta sonĝo". En ĉi tiu verko, la reĝino de la feoj estas Titania, kaj la reĝo estas Oberon.

Multaj fabeloj inkluzivas feojn, kiuj helpas (aŭ malhelpas) la ĉefpersonojn. Ekzemple la fe-baptopatrino de Cindrulino (en la versio de Perrault) aŭ la feoj, kiuj benis la Dormantan Belulinon.

En la Oz-libroj (verkis Frank Baum) aperas ankaŭ feoj. La lando Oz situas apud la lando Feejo.

Feo en vortaroj

En la Fundamento de Esperanto troviĝas la vorto fe'in'o kun la tradukoj fée (fr), fairy (en), Fee (de), фея (ru), wieszczka (pl). PIV2 donas por feo sufiĉe ĝeneralan difinon: "fabela estaĵo de malsupera rango, dotita per supernaturaj povoj". La zamenhofa esprimo "akvofeo" montras, ke Zamenhof uzis la radikon en sufiĉe vasta senco.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.