Feng-Hao ejo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Feng-Hao-ejo (en ĉina 丰镐遗址 豐鎬遺址 nome Feng-Hao yizhi, Fēng Hào Yízhǐ) estas la ruinoj de du ĉefurboj el la tempo de la okcidenta Zhou-Dinastio - Fengjing 丰邑 kaj Haojing 镐京 - en Chang'an, Xi'an en la provinco Shaanxi en Ĉinio.
Rapidaj faktoj Koordinatoj ...
Feng-Hao ejo | ||
---|---|---|
setlejo • arkeologia loko [+] | ||
Koordinatoj | 34° 12′ 36″ N, 108° 43′ 12″ O (mapo)34.21108.72 | |
|
||
Feng-Hao ejo | ||
Fermi
La urbo Fengyi estis konstruita de la reĝo Zhou Wen wang, ĝi troviĝas okcidente de la rivero Feng He (沣河), en la regiono Anyang, provinco Shaanxi.
La urbo Haojing estis konstruita de la reĝo Zhou Wu wang ĝi troviĝas oriente de la rivero Feng He (沣河), je la norda rando de la valo Kunmingchi 昆明池 (Kūnmíng Chí 昆明池).
La arkeologoj elfosis fundamentojn de ĉambroj, restojn de metiejoj, tombojn kaj ĉaro-tombojn (en ĉina 车马坑 chēmǎkēng).[1]
La ejo estas tre grava por la esplorado de la tempo de la okcidenta Zhou-dinastio.