kemia kombinaĵo From Wikipedia, the free encyclopedia
Amonia fera (II) sulfato aŭ Salo de Mohr estas neorganika kombinaĵo kun kemia formulo (NH4)2Fe(SO4)2·6 H2O. Konsistanta je duoblaj malsamaj katjonoj, Fe2+ kaj NH4+, ĝi estas klasita kiel duobla salo de fera (II) sulfato kaj amonia sulfato kaj ordinare uzatas kiel reakcianto en laboratorio. Samkiel aliaj ferozaj sulfatoj, amonia feroza sulfato dissolviĝas en akvo por estigi akvokompleksaĵon [Fe(H2O)6]2+, kiu posedas oktoedran molekulan geometrion.
Amonia feroza sulfato | ||
Kemia strukturo de la Amonia feroza sulfato | ||
3D Kemia strukturo de la Amonia feroza sulfato | ||
Kristaloj verdecaj de Amonia feroza sulfato | ||
Alternativa(j) nomo(j) | ||
| ||
Kemia formulo | ||
CAS-numero-kodo | ||
ChemSpider kodo | 23246 | |
PubChem-kodo | 24863 | |
Fizikaj proprecoj | ||
Aspekto | Blu-verdeca solido | |
Molmaso | 284.05 g mol−1 (anhidra) 392.13 g mol−1 (heksahidratigita) g mol−1 | |
Denseco |
| |
Fandopunkto | 100 to 110 °C (212 to 230 ℉; 373 to 383 K) | |
Solvebleco:Akvo | 269 g/L (20 °C) | |
Mortiga dozo (LD50) | 3250 mg/kg (muso, buŝa) | |
Sekurecaj Indikoj | ||
Risko | R36/37/38 | |
Sekureco | S24/25 | |
Pridanĝeraj indikoj | ||
Danĝero
| ||
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1] | ||
GHS Damaĝo-piktogramo | ||
GHS Signalvorto | Averto | |
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H315, H319, H335 | |
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P261, P264, P271, P280, P302+352, P304+340, P305+351+338, P312, P332+313, P337+313, P362, P403, P405, P501 | |
(25 °C kaj 100 kPa) |
Ĉi-komponaĵo apartenas al grupo da duoblaj sulfatoj nomataj Skonitoj[2] aŭ Saloj de Tutton[3], omaĝe al Alfred Edwin Howard Tutton (1864-1938)[4], kiuj estigas unuklinajn kristalojn kaj havas formulon M2N(SO4)2 . 6 H2O. Ĉi-grupo povas miksi metalojn kaj kristaliĝi kun aliaj skonitaj kristaloj.
En analiza kemio, ĉi-salo estas preferebla inter la aliaj el la ferozaj sulfatoj por titradoceloj pro tio ke ĝi malpli inklinas al aeroksidado ol fero (III). La oksidado de solvaĵoj kun fero (II) estas tre pH-dependa, okazante multe pli rapida sub alta pH. La amoniaj jonoj igas solvaĵojn kun salo de Mohr iomete acida, kaj tio malrapidigas la oksidoprocezon. Sulfata acido ordinare aldoniĝas al tiuj solvaĵoj por malpliigi oksidadon al fero (III).
Salo de Mohr nomatas omaĝe al germana kemiisto Karl Friedrich Mohr, kiu faris gravajn kontribuaĵojn rilate al metodologio pri titrado en la 19-a jarcento.
Ĝi same uzatas en la dozometro de Fricke[5] por mezuri altajn dozojn de gama-radioj.
Salo de Mohr preparatas per dissolviĝo de egalmoluma miksaĵo da hidratigita feroza sulfato kaj amonia sulfato en akvo enhavanta iom da sulfata acido, kaj sekve submetante la rezulta solvaĵo al kristaliĝo. Feroza amonia sulfato estigas klarverdajn kristalojn. La "Analar Standards for Laboratory Chemicals"[6] specigas purecon por la norma salo de Mohr ≥99%. Antaŭ ol uzado en tritadoj, la salo devas rekristaliĝi, filtriĝi, laviĝi kaj sekiĝi. La plej ordinara malpuraĵo de la salo estas la Mg, Mn, Ni, Pb kaj Zn.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.