Festivalo de la Kanto de Benidorm
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Festivalo de la Kanto de Benidorm (hispane Festival Internacional de la Canción de Benidorm) estis muzika festivalo ĉiujara kiu okazis ĉiusomere de 1959 ĝis 2006 en la urbo de Benidorm (Provinco de Alikanto), Hispanio. La festivalo, inspirata de la Festivalo de San Remo, naskiĝis por altiri lokan turismon al Benidorm kaj helpi la hispanan muzikon. Laŭlonge de la jaroj ĝi suferis diversajn modifojn: foje ĝi tute ne okazis, la premioj ŝanĝiĝus, ktp. Ĝi iĝis internacia en 2004. La festivalo kutime estis elsendita de Hispana Televido aŭ de la aŭtonom-komunuma Kanalo 9, kvankam foje en la 1990-aj jaroj ĝi estis elsendita de Telecinco, kaj foje ne estis elsendita de televido.
Lastfoje la akiranto de la unua premio ricevis Sirenita de Oro (Oran marvinireton) kaj 36.000 eŭrojn por produkti muzikan diskon. La akirantoj de la dua kaj tria premioj ricevis respektive Sirenita de Plata (Arĝentan marvinireton) kaj Sirenita de Bronce (Bornzan marvinireton). Danke al tiu festivalo, multaj gravuloj de la muzika etoso, kiaj Raphael, la Dúo Dinámico aŭ Julio Iglesias famiĝis. Tamen lastajn jarojn ĝi perdis elstarecon kaj aktualecon.
La festivalo ĉesis celebrojn post sia 39a okazo pro la malmulta intereso de la publiko kaj de la amaskomunikiloj.[1]