Fiŝkapta scienco
From Wikipedia, the free encyclopedia
Fiŝkapta scienco estas akademia fako por administrado kaj kompreno de fiŝkaptejoj. Ĝi estas multfaka scienco, kiu eniras en la fakoj limnologio, oceanografio, nesalakva biologio, marbiologio, meteologio, konservado, ekologio, populacidinamiko, ekonomiko kaj administrado por klopodi havigi integran rigardon al fiŝkaptejoj. En kelkaj okazoj aperis ankaŭ novaj fakoj kiel bioekonomiko kaj fiŝkapta juro.
Fiŝkapta scienco estas tipe instruata en universitatoj, kaj povas esti la fokuso de subgradaj, magistrigaj aŭ doktorigaj programoj. Kelkaj universitatoj proponas tute integritajn programojn en fiŝkapta scienco.