From Wikipedia, the free encyclopedia
La Fondaĵo Joan Miró, ankaŭ nomita "Centre d'Estudis d'Art Contemporani" (Centro de Studado de Nuntempa Arto) de Barcelono, estas privata institucio kies ĉefa aktiveco estas konservado kaj ekspozicio de verkoj de Joan Miró. Tiu projekto estis antaŭe longe studita de la artisto kaj liaj proksimuloj, interalie Joan Prats, kiu mortis en 1970, kaj kies unua ĉambro de ekspozicio havas lian nomon. Tiu institucio ankaŭ disvolvas siajn aktivecojn sur la scenejo de nuntempa arto, tiom en plastikaj artoj kiom en muziko kaj vivantaj artoj. Ĝi estis konstruita en 1975 sub la direktado de Josep Lluís Sert, amiko de Joan Miró, por kiu li konstruis lian atelieron en 1956. La ejo gastiganta la fondaĵon, donita de urbo Barcelono, situas en Montjuïc.
Fondaĵo Joan Miró Fundació Joan Miró | |||||
---|---|---|---|---|---|
Fundació Joan Miró Fundació Joan Miró | |||||
Fondaĵo Joan Miró | |||||
arta muzeo diskeldonejo arts foundation (en) muzeo | |||||
Lando | Hispanio | ||||
Regiono | Katalunio | ||||
Situo | Montjuïc | ||||
Urbo | Barcelono | ||||
Adreso | Parc de Montjuïc 08038 Barcelona | ||||
Estiĝo | 10-a de junio 1975 | ||||
Malfermo | 10-a de junio 1975 | ||||
Koordinatoj | 41° 22′ 6″ N, 2° 9′ 34″ O (mapo)41.368332.15944 | ||||
| |||||
Kolektoj | Joan Miró | ||||
Surfaco | 24 000 m² | ||||
Jaraj vizitantoj: | 425 067 (2016) | ||||
| |||||
Retpaĝo | fundaciomiro-bcn.org | ||||
Unu el la ĉefaj celoj de tiu institucio estas konservado kaj disvastigado de la verkoj de sia fondinto. La plej granda parto de la kolekto de la muzeo estis senpere donacita de Joan Miró.
Al tiu kolekto estas aldonitaj verkoj de aliaj artistoj (Alexander Calder, Mark Rothko, Marcel Duchamp, Antonio Saura, Fernand Léger, André Masson, Yves Tanguy, Henri Goetz, Max Ernst, Balthus...), ankaŭ akiritaj per donacoj.
Kvankam privata, la Fondaĵo Joan Miró daŭre ricevas helpon de la urbo kaj regiono.
Historia monumento RI-51-0011537 [1]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.