Arbara mastrumado
From Wikipedia, the free encyclopedia
Arbarscienco aŭ forstscienco estas arto kaj scienco de mastrumi arbarojn , arboplantejojn aŭ forstojn, kaj rilatajn naturajn resursojn. Laŭ la nuntempe plej kompleta vortaro de forsta fako [1] ĝi estas "tiu parto de la nacia ekonomio, kiu ampleksas la mastrumadon de la arbaro, celante la disponebligon de materialaj kaj nematerialaj prestoj" [2].
Oni proponas alinomi la artikolon «Arbara mastrumado» al «Arbarscienco». Se vi konsentas aŭ kontraŭas la proponon, bonvolu skribi viajn argumentojn sur la diskutan paĝon. |

Arbara mastrumado, arbarmastrumado, forsta mastrumado aŭ forstmastrumado estas praktika apliko de la arbarscienco aŭ forstscienco. Ĝi konsistas en la tagaj taskoj farendaj de la profesiuloj de la forstumado, konataj kiel forstistoj, en la arbaroj, arboplantejoj aŭ forstoj, kaj rilataj naturaj resursoj. Silvikulturo aŭ arbarkultivo, kiu temas pri la kresko kaj zorgado pri arboj kaj arbaroj, estas nur parto de la forstmastrumado. Moderna forstumado estas multflanka : provizo de ligno kaj lignoproduktoj; naturaj biotopoj; natura regulado de la akvokvalito; distro; protektado de pejzaĝo kaj komunumo; dungado; estetike alloga pejzaĝo; mastrumado de la biodiverseco; mastrumado de akvokolekta areo; kaj stokejo de karbona dioksido por la atmosfera gaso.