Atmosfero
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Atmosfero estas tavolo de gasoj ĉirkaŭanta astron (planedon, sed eĉ lunon aŭ stelon) de sufiĉa maso. Atmosfero povas ekzisti se gravito sufiĉas, la temperaturo ne estas tro alta, kaj suna vento aŭ stela vento ne detruas la atmosferon, depende de ĉu la planedo aŭ luno havas magnetismon [1] kaj de ĝia distanco de Suno aŭ alia centra stelo. Ankaŭ gasaj gigantoj havas atmosferon de "vera" gaso, supre de likva aŭ solida materialo kiu estas ĉefe kunpremita hidrogeno, gasforma ĉe surteraj kondiĉoj. Eĉ certaj lunoj kiel ekzemple Titano havas atmosferon.
![]() | Ĉi tiu artikolo temas pri gasa tavolo ĉirkaŭ iu ajn astro. Por atmosfero de Tero rigardu la paĝon Tera atmosfero. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Atmosfero (apartigilo). |
Remove ads
Bildaro
- maldika atmosfero de Marso
- atmosfero de Tero
- teneblaj gasoj depende de gravito (fuĝa rapido) kaj temperaturo
Referencoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads