From Wikipedia, the free encyclopedia
Forug Farroĥ-Zad [1](perse فروغ فرخزاد; naskiĝis la 29-an de decembro 1934 en Teherano; mortis la 13-an de februaro 1967 en Tehrano) estis irana poetino kaj kinreĝisorino kiu atentas belecon kaj amon en sia poezio[2]. Ŝi estas unu el la plej gravaj reprezentantoj de irana modernismo. Ŝi estis la pli maljuna fratino de irana poeto, kantisto kaj aktoro Ferejdun Farroĥ-Zad (perse: فریدون فرخزاد). Hodiaŭ ŝi estas konsiderata unu el la plej talentaj kaj influaj virinoj en la persa literaturo de la 20-a jarcento.
Forug Farroĥ-Zad | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskonomo | Forugozzaman Farroĥ-zad Eragi | |
Naskiĝo | la 29-an de decembro 1934 en Teherano | |
Morto | la 13-an de februaro 1967 en Teherano | |
Mortis pro | Akcidenta morto vd | |
Mortis per | Trafikakcidento vd | |
Tombo | Zahir-od-dowleh cemetery (en) vd | |
Nacieco | Irana | |
Lingvoj | persa vd | |
Ŝtataneco | Imperia Ŝtato Irano vd | |
Familio | ||
Gefratoj | Fereydoun Farrokhzad (en) kaj Pooran Farrokhzad (en) vd | |
Edz(in)o | Parviz Ŝapur | |
Infanoj | Kamjar Ŝapur, Hosejn Mansuri | |
Profesio | ||
Okupo | poetino, Reĝisorino | |
Laborkampo | Persian poetry (en) vd | |
Aktiva dum | 1950-1967 | |
Verkado | ||
Ĝenroj | nova Persa poezio | |
Verkoj | Alia naskiĝo Kredu ni al komenco de malvarma sezono | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Kiam ŝi havis 16 jarojn, ŝi edziniĝis kaj post unu jaro naskis filon, kies nomo estas Kamjar. Ŝi preferis poemon kaj arton al edzineco. Ŝi persiste eksedziniĝis kaj ĝis sia morto ne plu vizitis sian filon.
Forough Farrokhzad foriris por naŭ monatoj eksterlanden en 1956. Ŝi faras kursojn pri filmo en Germanio kaj Italio.
En 1962 ŝi faris dokumentan filmon pri lepruloj sub la titolo 'La domo estas nigra', per kiu ŝi gajnis plurajn internaciajn premiojn. En 1963, UNESKO produktis tridekminutan filmon pri Forough Farrokhzad. Bernardo Bertolucci ankaŭ venis al Irano por intervjui ŝin kaj decidis fari dekkvin-minutan filmon pri la vivo de la poetino. En 1958 ŝi prenis taskon kiel asistantino ĉe la Golestana Filmstudio. Estis ĉi tie ke ŝi renkontis produktoron kaj verkiston Ebrāhim Golestān.Ŝia amanto, la edziĝinta filmproduktoro kaj verkisto Ebrahim Golestan, laŭdire signifis multon por ŝia kreiva laboro en filmo[3].
Kiel ŝi mem antaŭvidis en siaj poemoj, ŝi mortis (32 jaraĝa) en Teherano okaze de katastrofa aŭto-akcidento en la neĝo.
"Mia revo estas liberigi virinojn de Irano kaj egaligi iliajn rajtojn kun tiuj de viroj ... Mi plene konscias pri la sufero, kiun miaj fratinoj suferas en ĉi tiu lando kiel rezulto de la maljusteco de viroj, kaj mi uzas duonon de mia arto por enkorpigi iliajn dolorojn kaj suferojn. Mia ambicio estas krei favoran medion por la artaj kaj sociaj sciencaj agadoj de virinoj".
Sholeh Wolpé skribas, "Farrokhzad estas la plej respektata ina poetino de Irano. Ŝi estis poeto de granda aŭdaco kaj eksterordinara talento. Ŝia poezio estis la poezio de protesto - protesto tra revelacio - la revelacio de la plej interna mondo de virinoj (konsiderita tabuo ĝis tiam), iliaj intimaj sekretoj kaj deziroj, iliaj malĝojoj, sopiroj, aspiroj kaj foje eĉ ilia artikulacio per silento. Ŝiaj poemoj daŭre estas signifaj en sia pledado por la liberigo kaj sendependeco de virinoj."
La verkoj kaj poemoj de Forough estis tradukitaj al la angla, turka, araba, ĉina, franca, hispana, japana, germana, franca kaj hebrea[4].
1963: Filmdokumentario "La domo estas nigra" (perse: خانه سیاه است, Chāneh siāh ast) pri la vilaĝo de Behkadeh Raji fondita fare de Farah Pahlavi por leporuloj en Irano.
Novelo: Kābūs (" koŝmaroj "); vojaĝraporto; du neeldonitaj filmoj kaj antologio de nuntempa poezio: Az Nīmā tā b'ad ("Nīmā kaj poste")
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.