Fotilo

From Wikipedia, the free encyclopedia

Fotilo estas ilo, per kiu oni fotas, aŭ unuope aŭ multsekve.

Large_format_camera_lens.jpg
maldekstra
Camera_obscura.jpg
Studijskifotoaparat.JPG
Fotilo de la 19-a jarcento kun balgo por fokusado
Canon_IXUS_430.jpg
Cifereca fotilo Canon IXUS 430

Fotografilo, per kiu oni povas registri sinsekvajn bildojn (por kinematografio, televido...) estas nomata kamerao.

Ĉiu fotilo konsistas el ia ferma ĉelo. Je unu flanko estas aperturo, tra kiu lumradio eniras la ĉelon; ĝenerale, sed ne ĉiam, estas tie lenso, kiu fokusas la lumradiojn. Je la mala flanko de la ĉelo troviĝas surfaco, kiun frapas la lumradioj; tie formiĝas renversita bildo de la ekstera sceno, kiun nun oni povas vidi aŭ registri.

Tradicia fotilo kaptas la bildon per fotografa filmo, kiu ŝanĝiĝas kemie, kiam lumfrapata. Plua kemia procezo realigas (rivelas) la filmon, kaj videblas negativa bildo. La fina bildo estas kreita per denova fotografado je fotografa papero; la negativigita negativo fariĝas normala bildo.