From Wikipedia, the free encyclopedia
François LEMOYNE aŭ François Le Moine (1688 – 4a de junio 1737) estis franca pentristo de la movado rokoko.
François Lemoyne | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1688 en Parizo |
Morto | 4-an de junio 1737 (49-jaraĝa) en Parizo |
Mortokialo | Ĝismorta sangoperdo |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Alma mater | Akademio Reĝa de Pentrarto kaj Skulptarto |
Okupo | |
Okupo | pentristo lektoro advokato |
Li naskiĝis en Parizo. En 1701, kiam li estis 13jaraĝa, li eniris en la Académie royale de peinture et de sculpture. Li studis kun Louis Galloche kaj tie restis ĝis 1713. En 1711, Lemoyne ricevis la premion Prix de Rome. Li estis akceptita kiel membro de la Académie en 1718 kaj estis elektita profesoro en 1733.
La duko d'Antin (Louis-Antoine de Pardaillan de Grondin) estis la direktoro de la Reĝaj Konstruaĵoj kaj havis konkurencon en 1727 por historiaj pentristoj de la Akademio. Oni mendis 12 grandajn historiajn pentraĵojn. Lemoyne deviskunhavi la unuan premion kun sia konkurencrivalo Jean-François de Troy (Parizo 1679 - Romo 1752).
Lia laboro kaj talento, ĉefe ĉe Versailles, havigis al li la nomon de "nova Le Brun". Li iĝis Unua pentristo de la Reĝo kaj laboris kun aliaj tiamaj artistoj, kiaj Nonotte, Gilles Dutilleul, Charles de La Fosse kaj Coypel. Tamen la troa kvanto da laboro, kortegaj komplotoj ĉe Versajlo, kaj lamorto de sia edzino portislin al frenezo. Li memmortigis en Parizo en 1737 per ponardado sin mem sep fojojn, ses monatojn post la finigo de la plafonaj pentraĵoj ("L'apothéose d'Hercule") en la Salono de Herkulo en la granda apartemento de la reĝo. Ĉe lia morto, la modo de grandaj alegoriaj plafonoj malaperis.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.