Franca franko
eksa valuto uzita en Francio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La franca franko (france Franc français) ĝis la jaro 1999 estis la nacia valuto de la ŝtato Francio kaj ankoraŭ uziĝis kiel pagilo ĝis la fino de la jaro 2001: Dum januaro kaj februaro 2002 eblis pagi kaj per la malnova nacia kaj per nova eŭropa valuto, kaj ekde la 1-an de marto 2002 la moneroj kaj monbiletoj ne plu uzeblas por pagado, sed nur interŝtanĝeblas al la valuto Eŭro. Unu franca franko korespondis al 100 «centimoj» (centimes). Oficiala mallongigo de la valuto estas FRF — el tio «FR» (aŭ en interretaj adresoj «.fr») estas la internacia mallongigo por Francio kaj F estas la unua litero de franko. Tamen ene de Francio oni ofte uzis la nur du-literan mallongigon FF.
Rapidaj faktoj eksvaluto • franko ...
Franca franko | |
---|---|
eksvaluto • franko | |
Ŝtato: | Francio |
Subdivido: | |
Kodo laŭ ISO 4217: | FRF |
Mallongigo: | |
Fermi