From Wikipedia, the free encyclopedia
Francisco González-Elipe y Camacho, (Manzanares, Provinco Ciudad Real, 19-a de januaro de 1813 - 7-an de septembro 1881), hispana poeto kaj dramaturgo de la Romantikismo, frato de la tradiciista ĵurnalisto Miguel González-Elipe.
Francisco González Elipe | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Francisco González Elipe | |||||
Naskiĝo | 19-an de januaro 1813 en Manzanares | ||||
Morto | 30-an de novembro 1867 (54-jaraĝa) en Manzanares | ||||
Lingvoj | hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Hispanio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto dramaturgo politikisto vd | ||||
Aktiva en | Madrido vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Filo de Matías González-Elipe Maeso kaj de Juana Camacho Garrido y Sánchez Martín Ferreruelo. Li estis politikisto moderisma, advokato kaj terposedanto en Manzanares (Ciudad Real). Kiel poeto li estis ĉefe festema kaj satirema, kvankam mezingenia kaj malmulte bone inspirita; la Liceo de Madrido presis siajn Poesías en 1842 kun enkonduko de Gregorio Romero Larrañaga. Kunlabore kun la grafon Fabraquer verkis la komedion La vieja del candilejo (1838), pri Pedro la 1-a (Kastilio), kaj kun Gregorio Romero Larrañaga, El licenciado Vidriera, komedio inspirita en la samnoma novelo de Cervantes. Kun Joaquín Hurtado de Mendoza aranĝis aŭ tradukis, de Mélesville, El caballero de Griñón (1846) kaj El zapatero de Londres (la londona ŝuisto, 1847). Estas tute liaj la dramo Don Alonso de Solís kaj la komedio Cura deslices de amor más prudencia que vigor. Tradukis la dramon El conde de Montecristo (la grafo de Montekristo, 1846), inspirita en la romano de Aleksandro Dumas. Kunlaboris por la gazeto Semanario Pintoresco. Li estis amiko de Espronceda. Ricevis honoran medalon Real Cruz de Isabel la Católica, iĝis deputito el Ciudad Real en 1837 kaj senatoro de 1864 al 1865. Edziĝis al Rosa de Guisasola kaj Álvarez de Acebedo kaj havis du gefilojn, nome María González-Elipe de Guisassola, mortinta en 1911, kaj Manuel González-Elipe de Guissasola. Verkis lian biografion Basilio Martín Castellanos, nome Biografía de D. Francisco González Elipe, diputado á Córtes, poeta lírico y dramático y escritor político (Madrid, 1849). Li aperas en la fama pentraĵo de Antonio María Esquivel.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.