From Wikipedia, the free encyclopedia
François de La Rochefoucauld (naskiĝinta la 15-an de septembro 1613 en Parizo, mortinta samloke la 17-an de marto 1680) estis franca duko, verkisto kaj moralisto.
François de La Rochefoucauld | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
François de La Rochefoucauld | |||||
Naskiĝo | 15-an de septembro 1613 en Parizo | ||||
Morto | 17-an de marto 1680 (66-jaraĝa) en Parizo, Francio | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Alma mater | Prytanée National Militaire (en) vd | ||||
Familio | |||||
Patro | François V de La Rochefoucauld (en) vd | ||||
Patrino | Gabrielle du Plessis-Liancourt (en) vd | ||||
Edz(in)o | Andrée de Vivonne (en) (1628–) vd | ||||
Amkunulo | Anne-Geneviève de Bourbon (en) vd | ||||
Infanoj | François VII de La Rochefoucauld (en) ( Andrée de Vivonne (en) ) Charles-Paris of Orléans (en) ( Henri II d'Orléans, Duke of Longueville (en) Anne-Geneviève de Bourbon (en) ) vd | ||||
Parencoj | Fabio Brulart de Sillery (en) (nevo) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | memuaristo verkisto militisto vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Reflections; or Sentences and Moral Maxims ❦ Mémoires vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
La filo de Francisko la 5-a (lia nomo estis ĝis ties morto Princo Marcillac) jam frue estis soldato kaj implikiĝis en intrigojn kontraŭ Richelieu kaj Mazarin. Li estis la amato de la bela dukino de Longueville, kiu sukcese peris repaciĝon inter Rochefoucauld kaj la kortego.
Pro liaj brilaj ecoj li ludis precipan rolon ĉe elstaraj rondoj kaj la bela virinaro (ekz. la damo de Sablé, la dukino de Chevreuse, la damo de Sévigné kaj aparte la damo de Lafayette). Liaj Mémoires transdonas interesajn bildojn de tiuj tempoj kvankam li verkis ilin ne tute sole. Ili aperis unue en Kolonjo en 1661.
Tamen estas sendube la verko la plej fama Réflexions, ou Sentences et Maximes Morales, pli bone konata sub la titolo: Maximes (1665). Tiuj ofte paradoksaj frazoj, plenaj de maliceco satira kaj realismo, estas ja gvidilo pri egoismo kaj ĝuemo. Estas neata en ili - sub la mantelo de ŝajna moraleco - ĉiu ajn senchavo de bona konduto. Ĉio estis skribata en eleganta kaj rapidsprita lingvo, en sobra kaj preciza stilo. La francoj precize taksas tiun ĉi verkon klasikaĵon. Sub la titolo Œuvres Inédites de La Rochefoucauld eldonis Barthélemy en 1863 grandan nombron da maksimoj, kiuj grandparte estas nur variaĵoj de la originalo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.