From Wikipedia, the free encyclopedia
Friedrich Maximilian KLINGER (naskiĝinta la 17-an de februaro 1752 en Frankfurt am Main, mortinta la 9-an de marto 1831 en Tartu) estis germana verkisto. Krom Jakob Michael Reinhold Lenz li estis unu el la plej radikalaj kaj kreivaj dramatistoj de la epoko de Sturm und Drang: al ĝi cetere donis la nomon unu lia dramo de 1776.
Friedrich Maximilian Klinger | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Friedrich Maximilian von Klinger | |||||
Naskiĝo | 17-an de februaro 1752 en Frankfurto ĉe Majno | ||||
Morto | 13-an de februaro 1831 (78-jaraĝa) en Tartu, Gubernio Livonio, Rusia Imperio | ||||
Tombo | Smolenska Luterana Tombejo vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Libera urbo Frankfurto vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto romanisto poeto dramaturgo militisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li pasigis la junaĝon sub malriĉaj kondiĉoj sed povis studi juron danke al Goeto. La sama helpis en 1775 denove eldonigante la romantikajn Klinger-dramojn Otto kaj Das leidende Weib ĉe la eldonejo Friedrich Weygand en Lepsiko. Poste sekvis i.a. la dramoj Die Zwillinge (1775), Simsone Grisaldo (1776) kaj Sturm und Drang (1776). La unua titolo de la laste menciita estis Wirrwarr.
Inter 1776-77 li aniĝis al la teatrotrupo de Abel Seyler kiel aktoro kaj verkisto. Tiukonekse li renkontis i.a. Gotthold Ephraim Lessing kaj Friedrich Heinrich Jacobi. Poste li estis leŭtenanto en libera korpuso (1778/79). En 1780 aperis Prinz Seiden-Wurm. Dum la sama jaro realiĝis lia volo je oficira kariero en Peterburgo. En 1782 li faris vojaĝon tra Eŭropo kaj finis la dramon Elfride (1783) en Parizo. Reveninte Peterburgon li edziĝis al filino de kolonelo kaj eknomitis kelkajn jarojn pli malfrue ĉefmajoro.
En tiu tempo li dediĉis sin pli intense al la verkado de filozofiaj romanoj, ekz. Fausts Leben, Taten und Höllenfahrt (1791) pri la legendoj ĉirkaŭ Faŭsto. De 1803-16 li estis arkivisto ĉe la universitato de Tartu kie li peradis germanan kulturon kaj reprenis leterinterŝanĝon kun Goeto.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.