Tartu

urbo en Estonio From Wikipedia, the free encyclopedia

Tartumap
Remove ads

Tartu (esperante Tartuo, germane kaj svede Dorpat, antaŭe ankaŭ germane (platgermane) Dörpt; malnova rusa nomo ĝis la 17-a jarcento Дерпт / Derpt, 1893-1918 Юpьeв / Jurjew) estas la dua plej granda urbo en Estonio. Kontraŭe al Talino, kiu estas la politika kaj financa ĉefurbo de Estonio, Tartu estas ofte konsiderita la intelekta kaj kultura centro, speciale ĉar kiel universitata urbo ĝi estas la hejmo de la plej malnova kaj plej fama universitato en Estonio. La urbo situas 186 km sudoriente de Talino kaj estas la centro de suda Estonio. La rivero Emajõgi, kiu konektas la du plej grandajn lagojn de Estonio, transiras Tartu. Estas Tartua Flughaveno en la urbo.

Thumb
Rapidaj faktoj Ŝtato, Regiono ...

Tartu estas la stud- kaj verkloko de la estona poetino kaj verkistino Betti Alver.

Remove ads

Historio

Dum la mezepoko, la urbo apartenis al la germanlingva komerca ligo Hanso. Poste, ĝi estis intelekta centro de la germanaj baltoj: al tio kontribuis aparte la universitato de Dorpat, kies universitataj lingvoj de la komenco en 1632 ĝis la jaro 1893 estis la latina kaj germana, poste pro ŝtata premo pri rusigo la rusa kaj germana, kaj ekde 1918 la estona.

Loĝantaro

Laŭ la statistika oficejo de Estonio, la loĝantaro de Tartu konsistis en la sekvaj mem-informitaj etnaj grupoj en januaro 2010:[1]

Pliaj informoj Nacieco, Kvanto ...
Thumb
Loĝantaro de Tartu (en miloj). Datumoj de "Statistikoj Estonio".[2]
Pliaj informoj Jaro, Loĝantaro ...
Remove ads

Edukado kaj kulturo

Thumb
La universitato de Tartuo en 2012

Tartuo famas i. a. pro sia jam menciita universitato, fondita en 1632, kiu ekde 1918 havas la nomon Universitato de Tartu. La universitato estas grava centro de interlingvistiko.

Esperanto en Tartuo

En la urbo ekde la komenco de la 20-a jarcento (1914) ekzistas Esperanto-grupo.

Esperantistoj kun rilato al Tartuo

Homoj rilataj al Tartu

Urbaj ĝemeliĝoj

Galerio

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads