From Wikipedia, the free encyclopedia
La rivero Fränkische Saale [FRENkiŝe ZA:le] situas en la federacia lando Bavario de Germanio. Ĝi longas 142 kilometrojn kaj en listo de riveroj en Germanio ordigita laŭ longeco havas la 53-an lokon. Interalie ĝi pasas tra la urboj Bad Königshofen, Bad Neustadt, Bad Kissingen, Hammelburg kaj Gemünden. La germanlingva adjektivo "fränkische" en la rivera nomo signifas frankonia, do aludas al la historia regiono Frankonio, por diferencigi la riveron de alia samnoma rivero Saale, kiu de norda Bavario fluas norden tra Bavario, Turingio, Saksio-Anhalto kaj enfluas la riveron Elbo.
Fränkische Saale | |
---|---|
ponto ĉe Saal an der Saale | |
rivero | |
Bazaj informoj | |
Situo | en Germanio, federacia lando Bavario |
Longeco | 142 km |
Fluo | |
Fonto | apud Bad Königshofen |
- Alteco super marnivelo | 313 m |
Enfluejo | ĉe Gemünden en la riveron Majno |
- Alteco | 154 m |
Altecodiferenco | 159 m |
Geografio | |
Trairataj urboj | Bad Königshofen, Bad Neustadt, Bad Kissingen, Hammelburg kaj Gemünden |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.