Elbo (rivero)

rivero en Eŭropo From Wikipedia, the free encyclopedia

Elbo (rivero)map
Remove ads

La rivero Elbo (germane Elbe, ĉeĥe Labe) havas sian fonton en Gigantmontaro en Ĉeĥio. Ĝi trairas Ĉeĥion kaj Germanion kaj post entute 1091 kilometroj fine fluas en la Nordan Maron. Ĉe la limo inter Ĉeĥio kaj Germanio Elbo kaj ĝiaj alfluoj formis la pitoreskan pejzaĝon de Elba Grejsmontaro.

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Elbo
Rapidaj faktoj Landoj, Trafluas tra ...
Thumb
Vido de la fortreso Königstein en Saksio al la rivero

La rivero pasas la sekvajn urbojn: Hradec Králové, Pardubice, Kolín, Poděbrady, Mělník, Litoměřice, Ústí nad Labem, Děčín, Bad Schandau, Pirna, Dresdeno, Meißen, Riesa, Wittenberg, Dessau, Magdeburg, Wittenberge, Boizenburg, Hamburgo, Cuxhaven.

Gravaj alfluaj riveroj estas jenaj: Vultavo, Ohře, Mulde, Saale (ĉiuj de maldekstre) kaj Havel kaj Jizera (dekstre).

Remove ads

Vidu ankaŭ

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads