From Wikipedia, the free encyclopedia
GIF (angle Graphics Interchange Format, Grafika Interŝanĝa Formato, laŭlitere Bilda Interkomprena Datenaranĝo), estas datenaranĝo por rastrumaj bildoj. Kreita en 1987, ĝi estas tre populara datenaranĝo TTT-e.
GIF | ||
---|---|---|
rastruma grafika dosierformo • senperda datumkompaktigo • densigo de bildo • videa densigo vd | ||
Dum | 1987 - nekonata/nuntempe | |
Partoprenanta | Graphics Interchange Format, version 87a • Graphics Interchange Format, version 89a vd | |
La datenaranĝo subtenas ne pli ol 256 kolorojn unudosiere. Ĝi ankaŭ subtenas movbildojn.
La datenaranĝon kreis en 1987 Bob BERRY el la firmao CompuServe, uzante la publike priskribitan metodon «LZW» de senperda datumkompaktigo, kreita en 1983 surbaze de «LZ78». Li onidire ne sciis, ke en 1985 la kreinto de LZW ricevis Usonan patenton pri ĝi. Poste, la patento transiris al la firmao «Unisys», kiu inter la jaroj 1993 kaj 1994 komencis tribunale persekuti programistojn (kaj firmaojn, kiuj dungis ilin), kiuj uzis LZW. Diversaj homoj kaj firmaoj poste ricevis aliajn patentojn rilatajn en aliaj landoj ekster Usono.
Pro tio kaj pro teĥnikaj limoj de GIF, en la jaroj 1995 kaj 1996 uzantoj de Usenet kreis la datenaranĝon «PNG», kiu ne nur estas libera, sed ankaŭ uzas pli efikan algoritmon—«DEFLATE»—kaj subtenas pli da koloroj inter aliaj ebloj. La ununura eblo de GIF, kiun PNG ne havas, estas enkodigi movbildojn, por kiuj kelkaj PNG-aj aŭtoroj kreis alian datenaranĝon «MNG»,[1] kiu estis finita 2001-jare.[2]
La lasta patento koncernanta GIFon eksvalidiĝis en 2006. Pro tio, nun iu ajn povas enmeti GIFojn al iu ajn programaro sen riski tribunalprocesojn.[3] Tamen, por nemovaj bildoj, pli taŭgas PNG, kiun jam subtenas ĉiuj modernaj TTT-legiloj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.