From Wikipedia, the free encyclopedia
Gaetano BRUNETTI (Fano, 1744 - Colmenar de Oreja, 16-a de decembro de 1798), konata ankaŭ kiel Cayetano Brunetti, estis violonisto kaj komponisto itala kiu vivis plej parton de sia vivo en Madrido, Hispanio, je la servo de la reĝoj Karlo la 3-a kaj de Karlo la 4-a.
Gaetano Brunetti | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1744 en Fano |
Morto | 16-an de decembro 1798 (54-jaraĝa) en Colmenar de Oreja |
Lingvoj | itala • hispana |
Ŝtataneco | Hispanio Papa Ŝtato |
Okupo | |
Okupo | komponisto violonisto |
Post rapida muzikinstruado en Livorno, li jam estis en Madrido almenaŭ ekde la 23-a de junio de 1760, kiam li estis nur 16 aŭ 17jaraĝa, sed lertega violonisto.
Lia vivo stabiliĝis ĉirkaŭ 1762, kiam li verkas sian unuan konatan verkon, nome la muziko por komedio García del Castañal de Francisco de Rojas Zorrilla, kaj kiam li edziĝis al Saturnina de Soria la 27an de novembro samjare. Oni konas kvar gefilojn de tiu geedzaro: Juan (ĉ. 1765-1784), Francisco (ĉ. 1765-1834), Manuel Isaac (1779-1789) kaj Luisa (1781-1832), poste edzino de la violonisto Francesco Vaccari.
El 1767 lia kariero prosperiĝas per diversaj postenoj ĉiam en la reĝa kortego.
En 1797 ekmalsaniĝis kaj venontjare mortiĝis.
La katalogo de Gaetano Brunetti fare de Germán Labrador enhavas 346 verkojn, sed oni scias ke estas almenaŭ aliaj pliaj 78 perditaj, kio farus totalon de 424.
Aktuale nur 5,2% de la katalogita verkaro de Gaetano Brunetti estis registrita. En la jena listo, la litero L sekvata de numero aludae al katalogo fare de Germán Labrador.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.