Gagato
From Wikipedia, the free encyclopedia
Gagato estas varianto de lignito. De koloro nigra kaj brila, ĝi devenas de familio de arboj de jurasio kiu ekstingiĝis antaŭ 60 milionoj da jaroj, samtempe kiel la Dinosaŭroj, laŭ sciencaj studoj pri la deveno de tiu fosilio ekonomie altvalora.
Ĝis antaŭ nelonge oni supozis, ke gagato devenis nur el specio de Araucaria, sed ĵusaj pristudoj de Paleobotaniko realigataj de la Universitato de Oviedo pruvis, ke vere ĝi devenas el diversaj specioj kaj ne nur de Araucaria sed ankaŭ de la Protopinedoj. Nuntempa similaĵo estus kiel Kupreso.
Ĝi estas kompakta, milda al tŭado, malpeza kaj sufiĉe dura (inter 3 kaj 4 en la Mohs-skalo), ĝi rompiiĝas konkoide kaj post striado la koloro estas malhelbruna. Ĝi ardas produktante multe da fumokaj odoron bituminecan kaj foje fetoran. Ties denseco varias inter 1,2 kaj 1,3 g/cm³.
Gagato estas tre fragila materialo, kaj pro tio ties forpreno estis ĉiam manfarita kaj ne tiom industrie. La tajlado estas malfacile kiam oni klopodas tajli detalegajn skulptajoxjn. Tiu cirkonstanco alportis al la arto de gagatojuvelado malgrandan kampon espriman. La iloj por tajlado estas fajlilo kaj tornilo, kiuj per taŭga polurado donas brilegon kiu ne foriros dum longa tempo.
Ĝi estas formita de heterogena miksaĵo de karboneca organika materialo kaj minerala materialo, konsistanta ĉefe el vitrinito, organika komponaĵo devenanta el lignino, celulozo kaj aliaj, estantaj en vaskulaj plantoj kun semoj.