Gallia Cisalpina
From Wikipedia, the free encyclopedia
Gallia cisalpina aŭ Gallia citerior (en Esperanto "Gaŭlio ĉiflanke de la Alpoj" aŭ "Gaŭlio ĉiflanka") inter la jaroj 203 kaj 41 antaŭ nia erao estis provinco de la Romia Imperio. Laŭ modernaj geografiaj terminoj la provinco Gallia cisalpina ampleksis proksimume la nuntempan nordan Italion kaj la kroatian duoninsulon Istrio (latine Histria).
Ĉar en la areo ekde la 5-a jarcento antaŭ nia erao setlis keltoj, ĝi laŭ antikva kompreno unue apartenis al Gaŭlio, ne al Italio. La armeo de Romio okupis ĝin kadre de la Dua Punika Milito. En la unuaj jaroj la provinca nomo ankoraŭ ŝanĝiĝis. La historiisto Tito Livio nomis ĝin, foje „Gallia“, „Ligures et Gallia“ kaj „Ariminum“ (Rimini). La nomo „Gallia cisalpina“ kutimiĝis plej laste en la tempo de Lucio Kornelio Sulao, sed dokumentiĝas nur en la jaro 59 antaŭ nia erao, kiam Gaius Iulius Caesar (Julio Cezaro) ricevis tiun provincon kune kun Gallia Narbonensis kaj Illyricum por administrado.
En la jaro 49 antaŭ nia reao la urboj de la provinco ricevis la juron de romia civitaneco (civitas Romana), kaj ekde la jaro 41 antaŭ nia eraro la provinco ne plu konsideriĝis parto de Gaŭlio, sed parto de la provinco Italia kaj perdis la statuson esti propra provinco. Gallia cisalpinaestis estis la hejmregiono de signifaj latinaj verkistoj kiel Katulo, Vergilio, Tito Livio, Cornelius Nepos kaj la du Plinioj.