Gare de l'Est
fervoja stacidomo en Francio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Gare de l'Est [ɡaʁ də lˈɛst], oficiale Paris-Est (Parizo-Oriento), france Gare de Paris-Est (unue nomita Gare de Strasbourg), estas unu el la sep grandaj stacidomoj de SNCF en Parizo. Tiu kapostacio situas en la 10-a arondismento, ne malproksime de Gare du Nord.
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Gare de l'Est (pariza metrostacio). |
Rapidaj faktoj kapostacio • fervoja stacidomo, Lokigo ...
Gare de l'Est | ||||
---|---|---|---|---|
Vaporlokomotivo en Gare de l'Est (2010) | ||||
kapostacio • fervoja stacidomo | ||||
Lokigo | ||||
Lando | Francio | |||
Urbo | Parizo | |||
Arondismento | 10-a | |||
Geografia situo | 48° 52′ 39″ N, 2° 21′ 33″ O (mapo)48.8775522.359156 | |||
| ||||
Ecoj | ||||
Trakoj | 29 | |||
Kajoj | 15 | |||
Tarifa zono | IDF/1 | |||
Jara trafiko | 36 774 394 vojaĝantoj (2022) | |||
Historio | ||||
Malfermo | 5-a de julio 1849 | |||
Arkitekto | François-Alexandre Duquesney | |||
Administrado kaj utiligado | ||||
Proprietulo | SNCF | |||
Trafikanto | SNCF | |||
Kodo UIC | 87113001 | |||
Trajno-linioj | · ICE · · Intercités · | |||
Pliaj informoj | ||||
En TTT | Gare de l'Est ĉe "SNCF" | |||
Fermi
Per ĉirkaŭ 34 milionoj da vojaĝantoj jare, ĝi estas la kvina stacidomo de Parizo. Ĝia trafiko, malkreskinta depost la malfermo de Linio E de RER, kreskis depost la enservigo de TGV Orienta per kresko de 22 % da vojaĝantoj de ĉefaj linioj.
Ĝi situas ĉe kilometra punkto (PK) 000,000 de la linio Paris-Est - Mulhouse-Ville (001000).