Gavar
From Wikipedia, the free encyclopedia
Gavar (armene Գավառ), estas urbo kaj urba municipa komunumo en Armenio funkcianta kiel administra centro de la provinco Gegharkunik. Ĝi situas inter la altaj montoj de Gegham okcidente de lago Sevan, kun meza alteco de 1982 metroj super la marnivelo. Situanta 98 kilometrojn oriente de la landa ĉefurbo Erevano, la urbo havis 20 765 loĝantojn laŭ la censo de 2011. Laŭ la oficiala takso de 2016, la loĝantaro de Gavar estas 19.500.[1]
Gavar | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo en Armenio | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 1201–1205 | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 20 765 (2011) [+] | ||||
Loĝdenso | 2 966 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 40° 22′ N, 45° 8′ O (mapo)40.36666666666745.133333333333 [+] | ||||
Alto | 1 982 m [+] | ||||
Areo | 7 km² ( 700 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+04:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Gavar [+] | |||||
La regiono ĉirkaŭ Gavar enhavas plurajn gravajn kulturajn kaj religiajn monumentojn: La mezepoka tombejo Noraduz kun multaj ĥaĉkaroj, la monaĥejo Hajravank sur monteto tuj apud la lago Sevan kaj monaĥejo Hacarat. Gavar estas grava eduka kaj ekonomia centro de la provinco Gegharkunik, kun pluraj lernejoj, biliotekoj kaj ŝtata urba universitato. La kuirarto de la urbo similas al la cetera armena kuirarto sed ankaŭ konservas pladojn el la origina devenloko de ĝiaj fondintoj.
Gavar estas la sidejo de la Diocezo de Gegharkunik de la Armena Apostola Eklezio kaj la loĝantoj estas precipe apostolaj armenoj.
Gavar estis malgranda urbeto en la 19-a jarcento. Tamen, el tiu epoko konserviĝas kelkaj domoj kaj pli grandaj konstruaĵoj kun tipaj armenaj ornamaĵoj, inkluzive de la preĝejo Surb Karapet, konstruita ĉirkaŭ 1830, kiu estas la plej malnova religia konstruaĵo de Gavar. Kun la kreskado kaj evoluo de la urbo, plejparto el ĝiaj registaraj konstruaĵoj kaj loĝdomoj amase konstruiĝis en la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj pro kio la urbo havas precipe sovetan industrian aspekton. La placo apud la katedralo estas ĵus renovigita kaj iĝas la koro de la urbo.
Kvankam la urbo mem ne ricevas multajn turistojn kiel fina celo viziti la urbon, ĝi iĝas grava deirpunkto por la ĉirkaŭaj vidindaĵoj kaj vojoj por piedirantoj. Lastatempe en la urbo disvolviĝis ekoturismo kun pluraj hoteloj tiaspecaj proksime de ĝi.
Gavar situas ĉe la aŭtovojo M-10, kiu ligas la urbon kun nordorienta Armenio. La aŭtovojo H-39-Vojo Gavaron kun la ĉirkaŭaj urboj kaj vilaĝoj. Gavar havas startvojon ekde la sovetiaj jaroj, situanta norde de la urbo.