From Wikipedia, the free encyclopedia
La gazetara kaj informa centro de la federacia registaro de Germanio, pli mallonge federacia gazetara kaj informa centro de Germanio aŭ ankoraŭ pli koncize gazetara kaj informa centro de FRG, germane Presse- und Informationsamt der Bundesregierung [PREse unt informaCJONSamt der BUNdesregi:runk], foje mallongigata Bundespresseamt ("federacia gazetara centro") respektive BPA, kun centraj oficejoj en Berlino kaj Bonno (ĝis 1990 nur en Bonno), estas la informa centralo de la ŝtata registaro de Germanio. Ĝi fondiĝis en 1949 kaj gvidiĝas fare de registara parolisto, kiu havas la rangon de ŝtata sekretario.
Gazetara kaj informa centro de la federacia registaro de Germanio | ||
---|---|---|
Oberste Bundesbehörde (en) eldonejo informa sistemo | ||
Komenco | 16-a de septembro 1949 vd | |
Lando(j) | Germanio vd | |
Sidejo | Markthalle IV | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La gazetara kaj informa centro de la Federacia Registaro de Germanio estas memstara federacia institucio de plej alta registara rango, kies ĉefo nur estas la federacia kanceliero de Germanio. Kiel tiel nomata "ĉefloko de la federacia registaro por la trafiko kun la novaĵportantoj kaj la organoj pri kreo de publika opinio", germane „Hauptstelle der Bundesregierung für den Verkehr mit den Nachrichtenträgern und den Organen der öffentlichen Meinungsbildung“ ĝi kolektas ĉiujn informojn de la unuopaj ŝtataj ministerioj kaj de la oficejo de la federacia kanceliero de Germanio, kiun ĝi peras al novaĵagentejoj, amaskomunikiloj, unuopaj ĵurnalistoj kaj al la ĝenerala publiko.
Taskoj interalie estas
La politika informa agado de la federacia registaro en landoj ekster Germanio laŭ dekreto de la 22-a de oktobro 2002 estas unuavica tasko de la ministerio pri eksteraj rilatoj. Komune kun la ministerio pri eksteraj rilatoj la federacia gazetara kaj informa centro havas administran partnerecon kun la Eŭropa Komisiono kaj la Eŭropa Parlamento.
Ekzemplo pri publikaĵo de la gazetara kaj informa centro de la Federacia Registaro de Germanio en Esperanto estas la informilo Jen: La Federacia Respubliko Germanio, kiu eldoniĝis en 1985 okaze de la tiujaraj kongresoj UK 1985 kaj IJK.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.