Geheno
From Wikipedia, the free encyclopedia
31° 46′ 09″ N 35° 13′ 41″ O (mapo)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/c/c3/Ge-Hinnom.jpg/320px-Ge-Hinnom.jpg)
Rapidaj faktoj Koordinatoj ...
Geheno | ||
---|---|---|
juda tombejo, valo [+] | ||
Koordinatoj | 31° 46′ 9″ N, 35° 13′ 41″ O (mapo)31.7691666735.22805556 | |
![]() |
||
Geheno | ||
![]() |
||
Fermi
Geheno[1] aŭ Gehena[2] (de hebrea Ge-Hinnom aŭ Ge-Ben-Hinnom (גֵי־הִנֹם aŭ גֵי־בֶּן־הִנֹם, grekigita en la Septuaginto Gehenna (γαιεννα)) estas valo apud Jerusalemo menciita en la Malnova Testamento. La hebrea vorto signifas „ravino (Ge) de Hinnom“ aŭ „ravino de la filo (Ben) de Hinnom“. Plej malfrue post la epoko de la reĝo Hiskija (8-a jarcento a.K.) en la valo troviĝis grava nekropolo, kiel pruvis arkeologoj de post 1927. La nuntempa nomo de la valo estas „er-Rababi“.
Pro la uzo kiel amas-tombejo kaj pro la daŭre brulantaj rubaĵoj la valo simbolis por la postekzilaj hebreoj la inferon, lokon de sufero. Tiel "geheno" (minuskle) fariĝis (nuntempe eksmoda) sinonimo de infero.