Gennaro Verolino
itala katolika pastro kaj poste episkopo, justulo inter la popoloj / From Wikipedia, the free encyclopedia
Gennaro VEROLINO - naskiĝis la 3-an de novembro 1906 en Napolo, mortis 99-jara la 17-an de novembro 2005 en Romo - estis itala katolika pastro, kiu en 1944 laboris en la vatikana ambasadorejo en Budapeŝto kaj per protektaj pasportoj savis pli ol 25 mil judoj. Tiu fakto nur ĝenerale konatiĝis fine de la 20-a jarcento. En 2004 la sveda Forum för levande historia ("forumo por vivanta historio") honorigis lin per la unua Per Anger-premio, aljuĝata al homoj, kiuj defendas demokration kaj homajn rajtojn en ekzempla maniero. Per Anger (1913–2002) estis sveda diplomato kiu dum la dua mondmilito same en Budapeŝto savis multajn judojn de la Holokaŭsto. Postmorte, Gennaro Verolino ankoraŭ honoriĝis en 2007 per atribuo de la titolo de justulo inter la popoloj.
- Kategorio Gennaro Verolino en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
Gennaro Verolino | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de novembro 1906 (1906-11-03) en Napolo |
Morto | 17-an de novembro 2005 (2005-11-17) (99-jaraĝa) en Romo |
Lingvoj | itala |
Ŝtataneco | Italio • Reĝlando Italio |
Okupo | |
Okupo | katolika sacerdoto (1928–) |
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri italo. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |