Georges Darien
From Wikipedia, the free encyclopedia
Georges DARIEN, oficiale Georges Hippolyte ADRIEN, estis franca verkisto, kiu naskiĝis en Parizo la 6-an de aprilo 1862, kaj mortis la 19-an de aŭgusto 1921, ankaŭ en Parizo.
Rapidaj faktoj Persona informo, Okupo ...
Georges Darien | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Georges Hippolyte Adrien |
Naskiĝo | 6-an de aprilo 1862 (1862-04-06) en 7-a arondismento de Parizo |
Morto | 19-an de aŭgusto 1921 (1921-08-19) (59-jaraĝa) en 6-a arondismento de Parizo |
Tombo | Pariza tombejo de Bagneux |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Okupo | |
Okupo | verkisto romanisto dramaturgo anarkiisto |
Verkoj | Le Voleur |
Fermi
Li kutime estas konata kiel anarkiista verkisto, kvankam tiu kvalifiko povas esti diskutata. Preskaŭ forgesita post sia morto, admirita de verkistoj kiel Alfred Jarry, Alphonse Allais aŭ André Breton, li estis retrovita en la 1950-aj jaroj de la eldonisto Jean Jacques Pauvert, kiu publikigis lian plej faman romanon: nome Le voleur (La ŝtelisto).