Germana Hortikultura Muzeo
muzeo en Germanio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Deutsche Gartenbaumuseum (esperante: Germana Hortikultura Muzeo) en Erfurto montras sur ĉirkaŭ 1 500 m² granda areo en la historia defendo-kazerno de la citadelo Cyriaksburg permanentan ekspozicion kun vasta temspektro. Ĝarden- kaj plant-amikoj povas informiĝi pri la kreskado kaj utiligado de plantoj, pri la historio de hortikulturo kaj ĝardenkulturo. La muzeo estas unika en Germanujo kaj Eŭropo. Ĝi troviĝas sur la areo de la Erfurta Ĝardenekspozicio (egapark).