nederlanda esperantisto kaj historiografo From Wikipedia, the free encyclopedia
Gerrit Paulus de BRUIN [brejn] (naskiĝis la 3-an de oktobro 1895 en Roterdamo, mortis la 27-an de oktobro 1956 en Enschede[4][5] estis nederlanda esperantisto kaj kontoristo. Fabriklaboristo de siaj 12-a ĝis 21-aj jaroj, li lernis Esperanton en 1912-13. Gerrit de Bruin publikigis artikolojn speciale en laboristaj gazetoj kaj kompilis Historio de la laborista Esperanto-movado ĝis 1914 (La Nova Epoko, 1931). Li estas aŭtoro de Gvidilo tra la Esperanto-movado kaj de Esperantlingvaj propagando-broŝuroj. Li propagandis por Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) en Nederlando ekde 1922, gvidis la Nederlandan Laboristan Esperanto-Servon en la jaroj 1922-25, kaj estis sekretario-kasisto de la "Laborista Ekzamena Komitato". Gerrit de Bruin kunlaboris al SAT-eldonaĵoj, estis kunlaboranto de Enciklopedio de Esperanto. Li ankaŭ konsilis M. de Waard rilate al la redaktato de ties La Esperanta Literaturo - Demandaro kaj resumoj de originalaj verkoj.
Gerrit Paulus de Bruin | |
---|---|
Esperanto-aktivulo kaj aŭtoro [3] | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 1895 en Roterdamo |
Morto | 1956 en Enschede |
Lingvoj | Esperanto • nederlanda |
Loĝloko | Preangerstraat |
Nacieco | nederlandano |
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando |
Okupo | |
Okupo | esperantisto fabriklaboristo kontoristo historiisto |
Esperanto | |
Verkis en Esperanto | Gvidilo tra la Esperanto-movado; Historia Skizo de la Internacilingva Ideo; Het Arbeiders Esperantisme (trad.); |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.