Gete Wami
From Wikipedia, the free encyclopedia
Getenesh "Gete" Wami Degife (en Geeza skribo: ጌጤነሽ 'ጌጤ' ዋሚ ደግፌ; 11a de decembro 1974)[1] estas etiopia longdistanca kuristo kiu konkurencis en vojkampa atletiko, transterena kuro kaj ŝosekurado ĝis la distanco de maratono.
Gete Wami | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de decembro 1974 (1974-12-11) (49-jaraĝa) en Debre Berhan |
Ŝtataneco | Etiopio |
Okupo | |
Okupo | maratonisto longdistanca kuristo atleto |
Ankaŭ ŝia fratino, Mulugeta Wami, estas profesia maratonkuristo.[2]
Gete atingis ormedalon en la Atletika Monda Ĉampioneco de 1999 en Sevilo, kun tempo de 30:24.56, kio estis nova kaj afrika kaj mondĉampionaj rekordoj.[3] Ŝi atingis ormedalon ankaŭ en 10,000 m en la Tutafrikaj Ludoj de 1999 tiun jaron. Ŝi estis dufoje venkinto en la Monda Transterena Ĉampioneco, por longdistanca titolo en 1996 kaj por mallongdistanca titolo en 2001.
Gete venkis en 2006 en la Berlina maratono, finante antaŭ Salina Kosgei kaj Monika Drybulska la 24an de septembro.[4] Gete klopodis atingi mondan rekordon en 15 km dum la Zevenheuvelenloop de Nijmegen la 19an de novembro 2006, sed ŝi malsukcesis. Gete finis la duan, naŭ sekundojn post Mestewat Tufa, kiu finis en 47:22.
En 2007, Gete venkis denove en la Berlina Maratono. Ŝi konkurencis en la Novjorka Maratono 35 tagojn poste kaj ŝi finis 23 sekundojn malantaŭ Paula Radcliffe.[5]