Glaŭkomo
okula malsana pri tro granda premo en okulo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Glaŭkomo estas okula malsano, karakterizita per rapida aŭ nerapida pliiĝo de la intraokula premo, akompanata de diversaj perturboj indikantaj suferon de la okulo. Ĝi ofte kaŭzas blindiĝon. Ĝia nomo venas el la greka lingvo, Hipokrato nomis tiel la malsanon (el la vorto γλαυκός = 'blua, verda').
Kodo laŭ la Klasifiko Internacia de Malsanoj (versio 10) | ||
---|---|---|
H40 | glaŭkomo | |
Unue Aulus Cornelius Celsus distingis la glaŭkomon kaj la katarakton. Ĝis la 18a jarcento oni konis malpli la glaŭkomon, sed poste la scioj kreskas pli kaj pli rapide.
La glaŭkomo estas kuna nomo de plu malsanoj. Tiuj malsanoj damaĝas la vidan nervon, kiu plusendas la informadon al la cerbo, kaj faras la vidadon ebla.
La kaŭzo de la malsano estas la maleblo aŭ malrapideco de elfluo de enokula akvo. Iu malhelpas la elfluon; tiu kreskas la premon en la okulo, kiu damaĝas la vidan nervon, kaj la vidadon.
La tipoj de la glaŭkomo:
- akutan glaŭkomon karakterizas granda doloro, malbonfarto, larĝa pupilo, malmoleco de la okulglobo, malpliiĝo de vidkapablo.
- kronika glaŭkomo
- sekundara glaŭkomo aperas kun aliaj malsanoj (inflamo, tumoro ktp.)
Ĝi povas estis genetike heredita, recesive aŭ dominante.
Tiu malsano difiniĝas per sia malrapida, progresa detruo de la optika nervo, precize ĉe ĝia enirloko en la okulo, kaj tio finfine kaŭzas blindecon. Tiun detruon kaŭzas eksceso de la okula premo, sen ia ajn simptomo.
Glaŭkomo do estas grava malsano, pri kiu la malsanulo ne konscias, kaj ke nur oftalmologa kuracisto povas eltrovi kaj diagnozi, per ekzameno de la optika nervo, je la fundo de la okulo, kaj per mezuro de la enokula premo; ĉar glaŭkomo donas neniun vidoperdon, antaŭ la optika papilo -t.e. de la «elektra konektilo» de la optika nervo- estas neinversigeble detruita je 90%. Ekde tiam, ekaperas blindaj zonoj sur la vidokampo de ĉiu okulo, kiuj ne estas samaj dekstre kaj maldekstre: oni tion ne konscias nur fine de la malsano, alterne fermante la dekstran aŭ maldekstran okulon.