nenormala kondiĉo negative efikanta pri organismo From Wikipedia, the free encyclopedia
Malsano (mal- + sano) estas stato de viva organismo, kiu malhelpas la pluvivadon kaj generadon de la koncerna unuopa estaĵo. La malsanon povas kaŭzi internaj kialoj: fiziologia malordo aŭ psika stato (depresio), aŭ eksteraj kialoj: prionoj, virusoj, bakterioj, fungoj, toksoj.
Malsano | |
---|---|
malsano • variable-order class | |
La malsano estas kutime konsiderata kiel nedezirinda kondiĉo, traktinda pere de Medicino, kaj asociita kun specifaj simptomoj kaj signoj. Ĉe homoj, la termino "malsano" estas ofte uzita pli larĝe por paroli pri ajna kondiĉo kiu kaŭzas doloron, misfunkcion, aflikton, sociajn problemojn kaj/aŭ morton al la persono afliktita aŭ similajn problemojn por tiuj en kontakto kun la persono. En ĉi tiu pli larĝa senso, ĝi foje inkluzivas vundojn, kriplaĵojn, malordojn, sindromojn, infektojn, deviajn kondutojn kaj maltipajn variantojn de strukturo kaj funkcio, dum en aliaj kuntekstoj kaj por aliaj celoj ĉi tiuj povas esti konsideritaj kiel apartaj kategorioj.
La sano kaj la malsano estas partoj integraj de la vivo, de la biologia procezo kaj de la interagado media kaj socia. Ĝenerale, oni subkomprenas la malsanon kiel la perdo de la natura sano, kies negativa efiko estas konsekvenco de ŝanĝo, ĉu struktura aŭ funkcia, de organo je iu ajn nivelo.
La difino de malsano laŭ la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS), estas “Ŝanĝo aŭ disvojigo de la fiziologia stato ĉe unu aŭ variaj partoj de la korpo, pro kaŭzoj ĝenerale nekonataj, montrata de karakterizigaj simptomoj kaj signoj, kaj kies evoluo estas pli malpli antaŭvidebla”.[1]
La koncepto de malsano estas alproksimigo kiu orientigas pri la tipo de la koncerna problemo de la sano, kaj helpas al ties kompreno. Ĉiu malsano havas precizajn ecojn kiuj kategoriigas ĝin, kaj havigas referenckadron por identigi tion kion ili povas havi komune aŭ kio povas diferencigi unu disde alia.
Unu ekzemplo: la nomo «diabeto» referencis signife al la «akvopasado» evidenta en la pliiĝo de la soifo ("polidipsio") kaj de la ekskrecio de urino ("poliurio"). Tio kondukis al grupigo de du malordoj (nome diabetes mellitus kaj la sengusta diabeto) kiuj havas komune nur la polidipsion kaj poliurion, ĉar ties kaŭzoj, frekvencoj kaj ceteraj manifestaĵoj estas tute malsamaj.
Laŭ difino, ekzistas nur unu koncepto de malsano, sed la karakterigo kaj identigo de variaj procezoj kaj diferencaj statoj de la sano kondukis al la diskriminacio de ampleksa gamo de diferencaj situacioj (nozologiaj entoj), multaj el kiuj estas komprenataj strikte kiel veraj malsanoj, dum aliaj entoj ne (oni vidu la konceptojn de sindromo, klinika ento kaj misordo). Tial, la malsanoj kaj similaj kaj analogaj, anstataŭaj aŭ surogataj procezoj, estas komprenataj kiel kategorioj determinitaj foje nur fare de la homa menso.
La malsanoj kiuj tuŝas la plantojn kaj ceterajn botanikajn ĝenrojn koncernas al la fitopatologio, dum tiuj kiuj tuŝas la animalojn estas kampo de la veterinara medicino, kaj pri tiuj kiuj tuŝas la homojn okupiĝas la medicino, la sanflegado, la fizioterapio... Tiuj sciencoj esploras kaj havigas siajn sciarojn en la prevento, diagnozo kaj traktado de la malsanoj en ties respektivaj kampagadoj.[2]
Strikte parolante (ene de la medicinaj kampoj), la malsanoj estas celo de studo de la patologio (de la greka παθος: 'afekcio', 'sufero'), branĉo de la medicino kiu esploras la ecojn proprajn de ĉiu ento, ties komponantojn kaj la procezon kiun ili disvolvigas, rilate al la morfofiziologia pruvaro kiu evidentiĝas en la biologio de la malsana organismo. Tamen, estas la nozologio la fako kiu temas pri la difino kaj klasigo de la diversaj malsanoj laŭ normoj bazitaj sur la ecoj kaj identigo de la komponantoj kaj funkcioj kiuj difinas ĉiun nozologian enton kiel iu unika kaj distingebla de la cetero. Tiel, estas studitaj en kunteksto pli ampleksa, kompareca kaj sistemiga, ene de ĝenerala skemo de la patologio.
Por nomi malsanon, kiel ĝenerala regulo, oni specifas la parton aŭ organon de la korpo kiu estas tuŝita, sekvite de sufikso kiu indikas la "etiopatogenio" de la sanproblemo.
Ekzemploj:
Kelkaj malsanoj portas la nomon de tiu kiu malkovris aŭ priskribis ĝin por la unua fojo; estas la nomitaj eponimoj.
Ekzemploj:
Kvankam populare estas tre uzataj tiukadre, la vorto patologio kaj patologioj ne estas sinonimoj de 'malsano' kaj 'malsanoj', ĉar ili referencas al fako, kaj ne al la nomo mem de la malsanoj.[3] Ekzemploj: oni preferas la esprimon inflamigaj malsanoj anstataŭ inflamigaj patologioj; oni preferas la esprimon neŭrona malsano anstataŭ neŭrona patologio.
Oni distingas inter la malsanoj surbaze de la atakata organismo:
Kompreneble kelkaj nurbestaj malsanoj povas transsalti al homo, kies korpo, imunsistemo ne taŭgas defendi sin kontraŭ la nova ataka organismo. Tiam multaj mortas (ekz. la birda gripo en 2003-2004 kaŭzis morton de centoj, kompare al la Kronvirusa malsano de 2019, kiu ĝis 2022 oficiale kaŭzis morton de 6 milionoj, sed laŭ diversaj taksoj oble pli).
Laŭ alia klasifikado, estas kvar ĉefaj tipoj de malsano: patogena malsano, deficita malsano, hereda malsano kaj fiziologia malsano.
Kelkaj malsanoj havas nomon honore al la unuaj malkovrintoj kiaj la Alzheimer-malsano aŭ la Parkinsona malsano.
Ĉi tiu termino larĝe rilatas al ajna eksternorma kondiĉo kiu difektas normalan funkcion. Ofte, ĉi tiu termino estas uzita por aludi specife al infektaj malsanoj, kiuj estas klinike evidentaj malsanoj kiuj rezultas el la ĉeesto de patogenaj mikroorganismaj agentoj, inkluzivante virusojn, bakteriojn, fungojn, protozoojn, aŭ nenormalajn proteinojn konatajn kiel prionoj. Infekto kiu ne produktas klinike evidentan kripliĝon de normala funkciado ne estas konsiderata malsano. Ne-infektaj malsanoj estas ĉiuj aliaj malsanoj, inkluzivanta plejpartojn de formoj de kancero, kora malsano kaj genetika malsano.
La neglektitaj tropikaj malsanoj estas kerna grupo de 18 tropikaj infektaj malsanoj, tiel difinitaj de la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS).
La malsanoj estas mensaj kategorioj, ĉiu kun iu partikulara signifo kiu havigas la necesan individuecon por esti komprenita kiel nozologia koncepto. Tia intelekta distingo (kategoriigo) estas realigata laŭ la funkcio de la komponantoj propraj de ĉiu nozologia koncepto, kiuj karakterigas ĝin kiel tia. Konsekvence, la totala informaro, kiu faras ĉiun nozologian koncepton tio kio ĝi estas, parte eliras el la analizo de minimumaj kaj partaj unuoj; el kiuj ĉiu reprezentas aspekton de la totala procezo de la malsano. En kelkaj kazoj, kelkaj aspektoj restas ĉu nekonataj ĉu necertaj, kio malfacilas akuratan priskribon de tiuj nozologiaj konceptoj.
Estas variaj la bazaj aspektoj (komponantoj) konsiderataj ĝenerale por la studado de la diversaj patologiaj procezoj. Ajna el tiuj komponantoj povas esti uzata kiel kriterio taksonomia por ordigi la diversajn nozologiajn konceptojn. Sube oni listigas kaj skize oni resumas la priskribon de kelkaj el tiuj aspektoj:
La fako epidemiologio kolektas kaj reprezentas gravan informaron kiu intence difinas la plej probabla kuntekston sur kiu eblas la disvolvigo de malsano. La scienco de la epidemiologio konsideras — statistike — multajn variablojn por difini kazistike tian kuntekston (ĉu loĝantaraj, mediaj, etnodevenaj, genetikaj, laborlokaj, ekologiaj, ktp.). La epidemiologia studo de malsano havigas ankaŭ parametrojn por determini la gravon de patologio partikulare rilate al ties kazistiko (frekvenco de kazoj) kaj al la probableco determini kaŭzon por tiaj kazoj.
La medicina vortotrezoro identigas la eblajn kaŭzojn, ĉu probablajn ĉu certajn, de malsano per la termino «etiologio». La kaŭzoj de malsanoj povas ne esti tre klaraj por kelkaj malsanoj (por ekzemplo, por la mensaj malsanoj), dum por aliaj, la rilato kaŭzo-efiko estas praktike nedubebla kaj evidenta (kiel ofte okazas en la infektaj malsanoj).
La etiologio aŭ kaŭzo de malsano ne ĉiam estas ununura, kaj en multaj kazoj (diabeto, arteria hipertensio, nefekundigo, psikozo, vundo-kojlito, ktp.) malsanoj estas komprenataj kiel plurkaŭzitaj, tio estas, en ili intervenas variaj faktoroj patogenaj, tio estas, malsanigaj. Ekzistas modelo kiu konsideras kiel kaŭzoj serion de faktoroj, nome ampleksa gamo kiu varias ekde unu ekstremaĵo de genetikaj kaŭzoj (endogenaj) ĝis alia ekstremaĵo, koresponda al faktoroj mediaj (eksteraj).
Por iu malsano, la etiologio estas ties ĉefa identigita kaŭzo; ĝi reprezentas la elirejon por establi la devenon kaj evoluon de la malsano. Estas la faktoro sine qua non (nepra) por la genezo de la patologia procezo. Tamen, en multaj malsanoj kaj similaj procezoj, la etiologio estas necerta aŭ nekonata. Menciindas, ke la sindromoj estas kutime pluretiologiaj; dum la malsanoj mem, maksimume havas nur ununuran kaŭzon.
Foje kun la etiologio oni kutime priskribas la faktorojn kiuj okazigas la malsanon. Ofte, kunekzistas determinitaj cirkonstancoj kiuj ne estas kaŭzoj (almenaŭ rektaj) de la malsano, sed agas kiel faktoroj kiuj startigas la komencon de la procezo en si mem; temas pri la nomitaj startigaj faktoroj. Foje, por malsano, oni priskribas sian «etiopatogenion», tio estas: ties etiologion kaj ties patogenion kune, tio estas kiel unuigita procezo.
Patogenio aŭ patogenezo estas la priskribo (foje nur intenca) de la kompleksa fiziopatologia procezo kiu disvolviĝas el la efikoj startigitaj de la etiologia faktoro. Tia priskribo difinas la transiron al la statuso de malsano.
La patogenio de malsano estas la reprezentado de la mekanismoj ŝanĝitaj el la normala fiziologio kiuj generas, subtenas kaj finigas aŭ pluigas la patologian procezon promociitan da specifa kaŭzo (etiologio).
Klinika kadro, klinikaj manifestaĵoj aŭ simple nur «kliniko», estas la kunteksto aŭ kadro de signifo, difinita de la rilato inter la signoj kaj la simptomoj kiuj prezentiĝas en difinita malsano. La klinika semiologio estas la instrumento kiu permesas difinir klinikan kadron, en kiuj distingindas:
La komplementaj ekzamenoj aŭ esplorado fare de la klinika semiologio kondukas al havigo de aldona informaro devena de la biologio de la paciento pere de la aplikado de diversaj teknikoj, ĝenerale instrumentaj. La rezultoj havigitaj per la komplementa esplorado devas esti interpretataj ene de la klinika kunteksto.
Ekzemploj de komplementaj ekzamenoj estas jenaj: ĉiuj bildoteknikoj (ultrasonografio, Ikso-radioj per radiologio, tomografioj, magneta resonanco, ktp.), elektrokardiografio, spirometrio, sanganalizo (hemogramo), mjelogramo, punkturoj (variaj), urinanalizo, psikologiaj testoj, esplorado pri fizikaj atingoj, polisomnografio ktp.
Diagnozo estas la identigo de malsano per esploro de la simptomoj prezentataj de la paciento, per ties deklaro, per korpa ekzameno kaj per teknikaj eblecoj (laboratoriaj ekzamenoj de korpaj likvaĵoj aŭ histoj, radiologio, sonografio kaj aliaĵoj). Temas pri kompleksa procezo kiun disvolvigas la profesiulo, kaj postulas kognan respondon antaŭ la montro de la situacio de la paciento. La diagnozo povas determini patologian staton aŭ ne (ankaŭ oni diagnozas la sanon en paciento).
La procezo inkludas ankaŭ la diferencialan diagnozon, tio estas, la valorigo de ĉiuj eblaj nozologiaj kaŭzoj kiuj povus havigi similan klinikan kadron. Ĝi devenas el la elekto de la plej taŭga eblo laŭ la funkcio de la rezultoj de la anamnezo, la fizika esplorado, la komplementaj ekzamenoj, kaj foje la traktado.
La anatomia kaj histopatologia studo permesas esplori la fizik-kemian pruvaron de la procezo de malsano, kiu restis montrita en ŝanĝoj de la morfologio kaj normala fiziologio je ajna nivelo (molekula, ĉela, hista, organika ktp.). La rezulto de la studo anatomi-patologia, ĝenerale, ĝi havas econ de definitiva diagnozo.
Estas variaj teknikoj kaj metodologioj por montri la diversajn morfofunkciajn vundojn, kaj determini ties interpretadon en la kunteksto de la patogenio; ĉar la vundoj povas esti komprenitaj kiel mejloŝtonoj kiuj markas ties kurson: nome la patogeneza vojo, kiu kondukas al specifa tipo de malsano.
La evoluo estas la kurso de biologiaj okazaĵoj inter la sekvenca agado de la kaŭzoj komponantoj (etiologio) ĝis la disvolviĝo de la malsano kaj okazas la finfino (kuraco, kronikiĝo aŭ morto). La natura historio de malsano reprezentas la evoluon de la patologia procezo sen kuracinterveno. Oni parolas pri medicina prevento kiam estas medicina interveno cele al ŝanĝo de la natura evoluo de la malsano al pli benigna stato por la paciento. Prevento estas la antaŭmalhelpo de malsano aŭ pli ĝenerale malbona, nedezirata evento aŭ evoluo.
Terapio konsistas en tiuj ĉiuj mediaj, homaj, fizikaj, kemiaj rimedoj, inter aliaj, kiuj kontribuas al la kuracado de la paciento, de ties patologia procezo, aŭ almenaŭ al la mildigo de ties simptomoj (paliativa terapio) por plibonigi plej eble ties vivkvalito atingante la aligon de la paciento al la normala vivo. Terapio estas metoda kuracado de malsanoj kaj lezoj. La celo de la terapiisto estas neniigo aŭ malpligrandigo de la simptomoj kaj reĝustigo de la korpaj kaj psikaj funkcioj. Por elekto de la taŭga terapio, necesas havi ĝustan diagnozon. De la kunigo de taŭgaj diagnozo kaj terapio, oni povas alveni al sukcesa fino de la medicina procezo.
La medicina prognozo havigas informon de statistika eco pri la tendenco kiun sekvas patologia procezo. Multaj variabloj devas esti atentitaj je la momento produkti prognozon. Ne ĉiam eblas prognozi la precizan evoluon de malsano en preciza paciento, ĉu sekvante ĉu nesekvante terapion. La statistika prognozo povas helpi kuracistojn kaj pacientojn decidi pri la adopto de terapio, fari operacion ktp. Ekzemple, se paciento scias, ke 90 % de pacientoj superas specifan malsanstaton per trapaso de specifa operacio, tio helpos al la decido akcepti tiun terapion. Dum la Kronvirusa pandemio de 2019-2021 la plej diversaj prognozoj pri la evoluo de la malsano, la efikeco de terapio, specife de vakcinoj, mortindicoj ktp., iĝis tutmonda intereso, partikulare de amaskomunikiloj kaj de sansistemaj aŭtoritatoj.
La prevento, medicina prevento aŭ profilaktiko estas la informo rilata al agado kiu povas modifi la probablon malsaniĝi, malpliigante la riskojn. La prevento konsistas en decidoj pri agado aŭ malagado (fasto, fumĉesado, fizika ekzerco ktp.) orientitaj al evito de la malsano kaj al la plibonigo de la sanstato kaj la bonfarto. Prevento estas la antaŭmalhelpo de malsano, aŭ de pli ĝenerale malbona, nedezirata evento aŭ evoluo de la patologia stato.
Iu korpa aŭ psiĥa kondiĉo povas esti konsiderata malsano en kelkaj kulturoj aŭ epokoj sed ne en aliaj. Kondiĉoj kiel atento-deficita hiperaktiveco kaj obezeco estas konsiderataj malsanoj en kelkaj evoluintaj landoj, sed estis rigardataj malsame en aliaj kulturoj. Ekzemple, obezeco ankaŭ povas reprezenti riĉecon kaj abundon kaj estas statusa simbolo en malsategafektitaj areoj kaj kelkaj lokoj frapitaj de HIV/Aidoso.
Malsano havigas la socian legitimadon de iuj favoroj, kiel kuracado, evito de laborado aŭ atento fare de aliuloj. Kontraŭe, ekzistas devontigo al la malsana persono serĉi traktadon kaj penon resaniĝi. Kiel komparo, oni konsideru gravedecon, kiu kutime ne estas interpretata kiel malsano, sed aliflanke, ĝi estas konsiderata de la kuraca komunumo kiel kondiĉo postulanta kuracan prizorgon.
La identigo de kondiĉo kiel malsano, prefere ol kiel simple vario de homa strukturo aŭ funkcio, povas havi gravan socian aŭ ekonomiajn implikaĵojn. La polemikaj rekonoj kiel malsanoj de post-traŭmata streĉiteca malordo, de ripetema moviĝo-vundo aŭ de Golf-Milita sindromo havis amason da pozitivaj kaj negativaj efikoj sur la financa kaj aliaj respondecoj de registaroj, kompanioj kaj institucioj al individuoj, kaj ankaŭ sur la individuoj mem. La socia implico vidi maljuniĝon kiel malsano povus esti profunda, kvankam ĉi tiu klasifiko ne estas ankoraŭ vasta. Lepruloj estis grupo de afliktitaj individuoj kiu estis historie malakceptitaj kaj la termino ankoraŭ elvokas socian honton. Timo de malsano ankoraŭ povas esti vasta socia fenomeno, kvankam ne ĉiuj malsanoj elvokas ekstreman socian honton.
Socia kondiĉo kaj ekonomia statuso efikas sur sanon. Malsanoj de malriĉeco estas malsanoj kiuj estas asociitaj kun malriĉeco kaj malalta socia statuso; malsanoj de bonfarto estas malsanoj kiuj estas asociitaj kun alta socia kaj ekonomia statuso. Kiuj malsanoj estas asociitaj kun kiuj statoj varias laŭ tempo, loko kaj teknologio. Kelkaj malsanoj, kiel diabeto, povas esti asociitaj kun kaj malriĉeco (malriĉa manĝaĵelektoj) kaj bonfarto (longa vivo kaj hejmsidaj vivstiloj), tra malsamaj mekanismoj. La termino malsanoj de civilizo (nomitaj ankaŭ "vivstilaj malsanoj") priskribas malsanojn kiuj estas pli oftaj inter pli maljuna loĝantaro kaj inter tiu kiu sekvas difnitan vivostilon. Ekzemple, kancero estas ege pli ofta en socioj en kiu plejpartoj de membroj vivas ĝis ili atingas la aĝon de 80 ol en socioj en kiu plejpartoj de membroj mortas antaŭ ol ili atingas la aĝon de 50.
Malsanulo estas homo kiu suferas malsanon, ĉu tiu estas konscia aŭ ne je sia stato. Joan Riehl-Sisca difinas la rolon de malsanulo kiel «la pozicio kiun adoptas persono kiam ĝi sentas sin malsana».
La maniero laŭ kiu unuopulo perceptas kaj la sanon kaj la malsanon estas fenomeno kompleksa kaj partikulara laŭ kiu tiu reagas ĝenerale kaj frontas la situacion en diferencaj dimensioj de sia personeco (emocie, racie, fizike kaj spirite ekzemple). Tiele, ĉiu persono vivas la sperton de sano-malsano de diferenca maniero kaj tio kondiĉigas la signifon kiun tiu donos al la spertoj.[4]
Spite la unuopaj reagoj de individuoj, la socia kaj kultura etosoj havigas specifajn kadrojn al tiuj reagoj, limigante ties esprimivon al kelkaj formoj «kulture akcepteblaj».
«Kiam persono malsaniĝas, tiu faras tion integre, ne ere aŭ limdate. Ĉiuj komponaĵoj de la homa ento ŝanĝiĝas kaj ĉiu el ili postulas proprajn necesojn. Tiele ke la malsano generas fizikajn simptomojn kiaj la doloro kaj la dispneo; psikemociajn simptomojn kiaj timo, anksieco, kolero, deprimo; spiritajn necesojn kiaj sentoj de kulpo, de perdo, de interna paco; kaj socialajn postulojn kiaj konsidero kaj malakcepto de abandono.»[5]
La sperto de malsano estas la vivosperto de procezo kiu inkludas ŝanĝojn aŭ modifojn de iama stato. Ĝi divideblas en kvin etapoj jene:
Ĝenerale, la malsanuloj agadas laŭ speciala maniero antaŭ siaj statoj; la kuracistoj nomigas konduto ĉe malsano al tia modifo de konduto.
La konduto ĉe malsano implicas kiel la malsanulo kontrolas sian organismon, difinas kaj interpretas siajn simptomojn, adoptas agojn kaj uzas la sansistemon. Ekzistas granda variableco en la maniero kiel la personoj reagas antaŭ la malsano, ĉu la propra ĉu tiu de aliuloj. Tamen, la manifestado de la konduto ĉe malsano povas esti uzata ankaŭ por kontroli la vivajn malfacilaĵojn.
Unu el plej konataj verkoj kiu temas pri malsanoj kaj malsanuloj estas La malsanulo pro imago (Le Malade imaginaire) de Molière el la jaro 1673, [6] La teatraĵo temas pri Argan, la «imagita malsanulo», vidvo kiu reedziĝis al Béline, kiu ŝajnigas atentajn zorgojn, sed kiu reale esperas la morton de sia edzo por heredi. Li obeema akceptas ĉiajn rimedojn preskribitajn de trompemaj kuracistoj, kiuj deziras nur kontentigi sian pacienton anstataŭ kuraci lin. Trompema servistino Toinette maskas sin kiel kuracisto kaj same preskribas ironiajn kaj mokemajn rimedojn. Angélique, la filino, amas Cléante, kion ne deziras Argan, kiu preferas kiel bofrato Thomas Diafoirus, kuracisto mem. Toinette rekomendas Argan ŝajnigi sin mortinta. La edzino kontentiĝas prie dum la filino Angélique tute sincere doloras pro la morto de sia patro, kiu siavice malkovras sian ludon kaj akceptas Cléante, kondiĉe ke tiu mem iĝu kuracisto, dum oni konsilas Argan ankaŭ iĝi kuracisto. Resume la verko primokas la malprofesiecon de kuracistoj, kiuj kaŝas sian scimankon per supozita falsa sciaro.
Tiu verko sekvas tradicion el la Baroko kiu simile satiras kaj parodias la profesion de kuracistoj en epoko en kiu fakte malsanoj estis teruraj kondiĉoj mortigaj, kontraŭ kiuj ankoraŭ ne facilis batali. La alveno de la skolo de naturalismo en la dua duono de la 19-a jarcento fokusis al fiziologiaj aspektoj de la vivo de personoj, tiel ke oni detale priskribas fizikajn sentojn (malsato, soifo, varmo, malvarmo ktp.) inter kiuj doloroj, mensaj malsanoj ktp. Tio malfermis vojon al definitiva eniro de malsanoj en la literatura enhavo. Tiukadre ekzemple en la novelo "Insolación" (Insolacio, Sunfrapo, 1889) de la hispana verkistino Emilia Pardo Bazán aperas virino kiu ĝuas popularan feston kie suno, manĝo kaj drinkado kontribuas al la ĥaosa situacio de specifa amafero; la detala rakonto de la simptomoj kiuj sentas la rolulino estas tute moderna maniero alproksimiĝi al fizikaj kaj psikaj malordoj.
Reage, ankaŭ la rolo de kuracistoj, kiuj frontas reale la malsanojn, ekludas gravan rolon en la enhavo de la romanoj fine de la 1a 19-a kaj komenco de la 20-a jarcento. Denove hispanaj verkistoj Felipe Trigo per "En la carrera" (En la kariero, 1909) kaj "El médico rural" (La rurkuracisto, 1912) kaj samtempe Pío Baroja per La arbo de la sciado[7] (El árbol de la ciencia) priskribas detale la edukadon de medicinaj studentoj kaj la penojn de junaj kuracistoj kiuj devas batali kontraŭ la fuŝa situacio de la sansistemo en la malprogresinta tiama socio. Ambaŭ verkistoj estis kuracistoj mem.
La kuracisto (en germana: Der Medicus) estas germana aventura filmo de 2013 bazita sur la samnoma historia romano The Physician de Noah Gordon (1986).[8] Kaj la filmo kaj la romano fokusas al orfo el angla urbo de la 11-a jarcento kies patrino mortiĝis pro mistera malsano. La knabo dediĉas sin al la studo de medicino kaj decidas veturi al Persio por koni la faman kuraciston Aviceno.[9]
Laŭ iuj religiaj tradicioj, la malsanoj estas parto de la provoj kaj sortoŝanĝoj de la surtera vivado, kaj ili estas esence propraj al la maldelikateco de onia materia naturo kaj al la malsupereco de la mondo, en kiu la homaro vivas. Laŭ tiu aparta vidpunkto, pasioj kaj la ĉiuspecaj ekscesoj semas en la homoj la ĝermojn malsanigajn, ofte heredajn.
Se Dio ne volus, ke la korpaj suferoj estu forigataj aŭ mildigataj en iuj okazoj, ĝi ne metus kuracigajn rimedojn je homa dispono kaj ĝia antaŭvidema zorgado pri tio, en akordo kun la instinkto de memkonservado, montrus, ke estas homa devo serĉi kaj apliki la kuracajn rimedojn.
Laŭ tiu vidpunkto, homoj devas rezignacii kaj suferi la kondiĉojn de la medio, kien ilin metas ilia malsupereco, ĝis fine ili meritos alian. Tio ne devas malhelpi, dum la atendado, ke ili faru tion, kio dependas de ili, por plibonigi ilian nunan situacion; sed se, malgraŭ niaj klopodoj, ili ne povas sukcesi, tiuj religioj instruas al siaj adeptoj elteni kun rezignacio iliajn dumtempajn malfeliĉojn.
Kontraste al la ordinara medikamentado, ellaborata de la scienco, religio proponas al siaj adeptoj aliajn fortojn kaj la influon de la preĝo. Granda parto de la religia rilato de la kredanto al sia dio aŭ kredo povas dependi de la feliĉo aŭ malfeliĉo de la propra sanstato aŭ de tiuj de ties proksimuloj. Aliflanke la religia kredo povas influi (foje malhelpe) al la sukceso de terapioj; ekzemple, ĉe la religiaj grupoj, kiuj malakceptas sangotransfuzojn, vakcinojn, amputon aŭ aliajn specifajn terapiojn.
Ekzistas pluraj proverboj pri malsan(ec)o en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[10]:
|
|
|
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.