Gloria Macapagal-Arroyo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Gloria MACAOAGAL-ARROYO [makapagAl arOjo] (San Juan, en la insulo de Luzono, la 5an de aprilo de 1947) estis la prezidantino de Filipinoj de 2001 ĝis 2010, kaj de tiam ŝi estas deputito en la filipina Parlamento.
Gloria Macapagal-Arroyo | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Maria Gloria Macaraeg Macapagal Arroyo | |||||
Naskonomo | Maria Gloria Macaraeg Macapagal | ||||
Naskiĝo | 5-an de aprilo 1947 (1947-04-05) (77-jaraĝa) en San Juan, Rizal, Filipinoj | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Etno | pampangoj vd | ||||
Lingvoj | hispana • tagala • angla • pampanga vd | ||||
Ŝtataneco | Filipinoj vd | ||||
Alma mater | Walsh School of Foreign Service • Universitato Georgetown • Universitato Ateneo de Manilo • Universitato de Filipinoj • Assumption College San Lorenzo vd | ||||
Partio | Lakas–CMD vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Diosdado Macapagal vd | ||||
Patrino | Eva Macapagal vd | ||||
Edz(in)o | Jose Miguel Arroyo vd | ||||
Infanoj | Mikey Arroyo • Diosdado Macapagal–Arroyo • Evangelina Lourdes Arroyo-Bernas vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ekonomikisto • politikisto • universitata instruisto vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Macapagal-Arroyo estas la filino de la antaŭa prezidento Diosdado Macapagal kaj de Evangelina Macaraeg. Ŝi iĝis prezidentino en 2001 dum la Revolucio EDSA la 2-a (ne konfuzu kun la Revolucio EDSA) kiu forigis Joseph Estrada meze de akuzaro de ampleksa koruptado. Arroyo estis reelektita en 2004, post venko super la ĉefa estro de la filipina opozicio, Fernando Poe Jr.
Ŝi estis la dekkvara prezidento de Filipinoj kaj la dua prezidentino. En 2005 ŝi estis menciata en la revuo Forbes kiel la kvara plej pova virino de la mondo. Ŝi deklariĝis admirantino de Margaret Thatcher.
En novembro de 2011 ŝi estis arestita pro supozata balota fraŭdo