From Wikipedia, the free encyclopedia
Gonur Tepe estas arkeologia loko sur ĉirkaŭ 55 hektaroj en Turkmenio, kiu estis loĝata de hind-iranaj popoloj ĝis iam en la 2-a jarmilo a.K., ekde 2500 a.K. Ĝi situas proksimume 60 km norde de Mary (Turkmenio) (la ĉefurbo de Provinco Mary).
Gonur Tepe | ||
---|---|---|
arkeologia loko [+] | ||
Koordinatoj | 38° 11′ 27″ N, 62° 2′ 3″ O (mapo)38.190762.0343 | |
Gonur Tepe | ||
Vikimedia Komunejo: Gonur Tepe [+] | ||
La loko estis malkovrita de la greka-rusa arkeologo Viktor Sarianidi[1]. Sarianidi malkovris palacon kaj la fortikigitan adoban areon, kaj templojn kun fajro-altaroj, kiun li opinias dediĉitaj al la zaratuŝtrisma religio. Li ankaŭ trovis ion, kio ŝajnas esti la kaldrono por la rita trinkaĵo soma, kiu estas menciita en la rigvedo kaj ankaŭ en la avesto kiel haoma. Sarianidi atestas, ke li ankaŭ trovis telerojn kun postsignoj de mariĥuano, papavo kaj efedrino. Laŭ Sarianidi, tiu malkovro plifortigas la teorion ke tiuj estis la ingrediencoj de soma.
La norda parto de la kompleksa havis centran citadelo-similan strukturon de ĉirkaŭ 100m sur 180 m. La suda komplekso estas proksimume 1,5 hektarojn granda. La loko estis plej verŝajne forlasita post kiam la rivero murgab ŝanĝis la fluejon al la okcidento. Gonur estas inter la plej grandaj ruinoj en la Murgab-flueja regiono; pli ol 150 antikvaj setlejoj trovitaj tie, dateblas al la frua bronzepoko (2500-1700 a.K.).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.