Goodreads
retejo / From Wikipedia, the free encyclopedia
GoodReads estas retaplikaĵa retejo t.e. aplikaĵo kaj samtempe socia retejo por la tiel nomata "socia katalogado" kiu disponigas liberan aliron al ampleksa datumbazo kun informoj pri literaturo (libroj, aŭtoroj kaj libraj recenzoj) kaj aliaj aferoj en la libroindustrio. Ĉiu uzanto povas libere registri sin, registri librojn, kiuj estos inkluzivitaj en la biblioteka katalogo kaj en la listo de rekomendinda literaturo. Registritaj uzantoj havas la eblecon krei siajn proprajn interesajn grupojn per referenco al la Libro de Sugestoj kaj Diskutoj. Multaj aŭtoroj uzas la retejon kiel reklamon por siaj verkoj. Goodreads ankaŭ alireblas de Twitter, Pinterest kaj Facebook .
Goodreads | |
---|---|
interkona retejo • social cataloging application • retejo | |
Retadreso | www |
Posedanto | Amazon Inc. |
En julio 2019, Goodreads havis proksimume 90 milionojn da membroj en sia informtenejo[1]. GoodReads estas posedaĵo de Amazon[2].
En GoodReads, uzanto povas fari la sekvantajn aferojn:
- Registri kaj enlistigi librojn
- Komenti kaj recenzi librojn
- Produkti bibliotekajn katalogojn
- Produkti legolistojn
- Krei proprajn grupojn kun libro-proponoj
- Enketoj, voĉdonadoj, blogoj kaj diskutoj