Graflando Burgonjo, ankaŭ nomita Franche Comté de Bourgogne[1] estis grava graflando fondita en 986 de la grafo Oto-Vilhelmo de Burgonjo kaj ĝia teritorio respondas nun, proksimume al la nuna regiono Franĉ-Konteo. Ĝia ĉefurbo estis Dole (kastelo de Dole) kaj ĝi estis regata de la 10-a jarcento ĝis la 17-a jarcento de la grafoj de Burgonjo, origine vasaloj de la dukoj de la duklando Burgonjo.
Rapidaj faktoj Plena origina nomo: Comté de Bourgogne ...
Graflando Burgonjo |
Plena origina nomo: Comté de Bourgogne |
|
|
graflando • ŝtato de Sankta Romia Imperio |
Geografio
|
Ĉefurbo: |
|
Loĝantaro |
Ŝtat-strukturo |
|
|
Antaŭaj ŝtatoj:
| Burgonja Ŝtato |
|
Postsekvaj ŝtatoj:
|
Elstaraj historiaj eventoj |
Diplomatiaj Rilatoj |
|
|
Fermi
Tiu graflando estis konsistigita per la kuniĝo de karolidaj administraj distriktoj (burgonjaj pagusoj) : la Amous (regiono de la rivero Saono, de la Ognon kaj de la rivero Doubs), la Escuens (regiono de Château-Chalon), la Portois (regiono de Port-sur-Saône) kaj la Varais (regiono en la litero « M » laŭ kiu iras la rivero Doubs).