From Wikipedia, the free encyclopedia
Grand-Akrao estas unu el la dek administraj regionoj de Ganao. Temas pri la plej malgranda regiono de Ganao laŭ areo, kaj ĝi enhavas la landan ĉefurbon, Akrao, kiu ankaŭ estas la regiona ĉefurbo. Ĝi limas norde kun la Orienta Regiono; oriente kun Voltao; sude kun la Atlantiko; kaj okcidente kun la Centra Regiono.
Grand-Akrao | |||
---|---|---|---|
Administra regiono | |||
Flago | |||
regiono de Ganao [+] | |||
Lando | Ganao | ||
Koordinatoj | 6° N, 0° O (mapo)5.750 | ||
Ĉefurbo | Akrao | ||
- koordinatoj | 6° N, 0° O (mapo)5.750 [+] | ||
Akvokolektejo | 3 245 km² (324 500 ha) [+] | ||
Areo | 3 245 km² (324 500 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 5 455 692 [+] (2021) | ||
Denseco | 1 681,26 loĝ./km² [+] [+] | ||
Horzono | GMT [+] | ||
ISO 3166-2 | GH-AA | ||
Grand-Akrao | |||
Vikimedia Komunejo: Greater Accra Region [+] | |||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||
En 1960, Grand-Akrao, tiam konata kiel Ĉefurba Distrikto de Akrao, estis kaj geografie kaj leĝe parto de la Orienta Regiono. Ĝi estis tamen, administrita disigita fare de la ministro respondeca pri la loka administrado. Ekde la 23a de julio 1982, Grand-Akrao estis kreita kiel alia memstara regiono.
Grand-Akrao havas 2.905.726 loĝantojn (2000) pro kio ĝi estas la dua plej loĝata regiono en la lando, post la regiono Aŝantujo kaj entute estas 15,4% el la tuta enlanda loĝantaro.
La etnaj grupoj plej reprezentitaj en Grand-Akrao estas: la akanoj (39,8%), la gao-adangbeoj (29,7%) kaj la eveoj (18%). La akanaj grupoj kun pli da homoj estas la gaoj (18,9%), la fanteoj (10,6%), la aŝantioj (8,3%) kaj la akvapimoj (4,9%).
La akvapimoj, kiuj parolas la dialekton de la akana lingvo, akvapima, vivas norde de la regiono, ĉe la limoj kun la Orienta Regiono.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.