From Wikipedia, the free encyclopedia
La Granda flavkrura tringo, Tringa melanoleuca, estas granda amerika vadbirdo de la granda familio de Skolopedoj, la tipaj vadbirdoj, kaj la ordo de Ĥaradrioformaj, aspektosimila al pli malgranda Flavkrura tringo, Tringa flavipes. Ties plej proksima parenco tamen estas la Griza tringo, Tringa nebularia, kun kiu kaj kun la Malhela tringo, Tringa erythropus ĝi formas unuecan grupon. Tiuj tri specioj montras ĉiujn bazajn kolorojn de kruroj kaj piedoj de tringoj, pruvante, ke tiu karaktero estas parafiletika (Pereira & Baker, 2005). Tiuj tri specioj estas ankaŭ la plej grandaj tringoj krom la Striflugila tringo, Tringa semipalmata - eksa Catoptrophorus semipalmatus, kiu estas entute pli fortika.
Granda flavkrura tringo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Tringa melanoleuca (Gmelin, 1789) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Sinonimoj | ||||||||||||||
Totanus melanoleucus | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Granda flavkrura tringo kaj la Griza tringo kunhavas similan malmildan, malhelan kaj preskaŭ krispan brustan bildon kaj multan nigron ĉe ŝultro kaj dorso en breda plumaro.
Ties reprodukta medio estas marĉoj en regionoj de tajgo en suda kaj centra Kanado kaj suda Alasko. Tiu birdo migras al usonaj marbordoj de Atlantiko kaj Pacifiko oceanoj kaj de tie suden al la tuta Suda Ameriko ĝis Fuegio. Ili estas tre raraj vaguloj al okcidenta Eŭropo (Belgio, Danio, Francio, Norvegio kaj Hispanio).
Plenkreskuloj havas longajn flavegajn krurojn kaj longan, maldikan, malhelan bekon kiu havas ioman suprenkuvitan kaj pli nigran pinton kaj kiu estas pli longa ol la kapo. La korpo estas malhelgriza supre kaj blanka sube; la kolo kaj brusto estas striitaj el malhela grizo. Blanka strio superokula kaj ĉirkaŭokula ringo. La pugo kaj vosto estas blankaj, sed tiu lasta montras fajnajn nigrajn striojn horizontalajn. La flugiloj montriĝas malhelaj dumfluge. Ĝi estas el 29 ĝis 40 cm longaj kaj pezas el 111 ĝis 250 g.
La maskloj ludas pariĝadajn ceremoniojn. Ili konstruas neston ĉeplanke, kutime en bone kaŝita loko apud akvo kaj pinaroj kaj kie estu muskoj kaj likenoj. La ino demetas 3 ĝis 4 ovojn. Kovado daŭras ĉirkaŭ 23 tagojn. La idoj elnestiĝas unu tagon post eloviĝo kaj forlasas la nestan apudecon post 2 tagoj. La paro daŭras unu reproduktan sezonon.
Tiuj birdoj manĝas en neprofundaj akvoj foje uzante siajn bekojn por kirli la akvon. Ili manĝas ĉefe insektojn kaj etajn fiŝojn, krustulojn kaj marajn vermojn. Ili piediras tre svelte.
La voĉo de tiu birdo estas pli akra ol tiu de la Flavkrura tringo, Tringa flavipes.
Foje ili estas solecaj aŭ aperas en malgrandaj grupoj familiaj, sed foje aperas en pli multnombraj grupoj kune kun ekzempleroj de Flavkrura tringo, Tringa flavipes, kun kiuj ili estas facile konfuzeblaj, sed la Granda flavkrura tringo estas pli granda kaj havas pli longan bekon kun iome suprenkurvita pinto.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.