Johann Friedrich Gmelin

germana botanikisto kaj entomologo (1748–1804) From Wikipedia, the free encyclopedia

Johann Friedrich Gmelin
Remove ads

Johann Friedrich GMELIN, esperante Johano Frederiko GMELINO (naskiĝis la 8-an de aŭgusto 1748 en Türbingen, mortis la 1-an de novembro 1804 en Göttingen) estis germana naturalisto, botanikisto kaj entomologo.

Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Remove ads

Edukado

Gmelin naskiĝis kiel la unua filo de Philipp Friedrich Gmelin en 1748 en Tübingen. Li studis medicinon ĉe sia patro[1] en la Universitato de Tübingen kaj gradiĝis kiel Doktoro en 1769 per tezo titolita: Irritabilitatem vegetabilium, in singulis plantarum partibus exploratam ulterioribusque experimentis confirmatam.

Kariero

Thumb
La Quasimitra cardinalis estas specio de molusko malkovrita de Johann Friedrich Gmelin, en 1791.

En 1769 li iĝis helpoprofesoro de medicino en la Universitato de Tübingen. En 1773 li iĝis profesoro de filozofio kaj helpoprofesoro de medicino en la Universitato de Göttingen. Li posteniĝis al ĉefa profesoro de medicino kaj profesoro de kemio, botaniko kaj mineralogio en 1778. Li mortis en 1804 en Göttingen.

Johann Friedrich Gmelin publikigis kelkaj lernolibrojn pri kemio, farmacio, mineralogio kaj botaniko. Li publikigis ankaŭ la 13an eldonon de Systema Naturae de Carolus Linnaeus en 1788.

Remove ads

Heredaĵo

La planto de la Artemizioj Gmelina artemizioArtemisia gmelinii estas nomita laŭ li.

Inter liaj disĉiploj estis Georg Friedrich Hildebrandt, Carl Friedrich Kielmeyer, Friedrich Stromeyer kaj Wilhelm August Lampadius. Li estis la patro de Leopold Gmelin.

Publikaĵoj

  • Gmelin, Johann Friedrich; Ferdinand Christoph Oetinger. (1768) Irritabilitatem vegetabilium, in singulis plantarum partibus exploraam ulterioribusque experimentis confirmatam, Thesis Tübingen. OCLC 10717434.
  • Allgemeine Geschichte der Gifte, Two Volumes, 1776/1777
  • Allgemeine Geschichte der Pflanzengifte, 1777
  • Allgemeine Geschichte der mineralischen Gifte, 1777
  • Einleitung in die Chemie, 1780
  • Beyträge zur Geschichte des teutschen Bergbaus, 1783
  • Ueber die neuere Entdeckungen in der Lehre von der Luft, und deren Anwendung auf Arzneikunst, 1784
  • Grundsätze der technischen Chemie, 1786
  • Grundriß der Pharmazie, 1792
  • Geschichte der Chemie, 1799
  • Allgemeine Geschichte der thierischen und mineralischen Gifte, 1806
Thumb
Göttingen, Parko Cheltenham, Tombo de Johann Friedrich Gmelin
Remove ads

Referencoj

  • Vane-Wright, R. I., 1975. The butterflies named by J. F. Gmelin (Lepidoptera: Rhopalocera).Bulletin of the British Museum (Natural History),Entomology, 32: 17-64.

Eksteraj ligiloj

Vidu ankaŭ

Notoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads