Granda kormorano
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Granda kormorano (Phalacrocorax carbo) estas malhelkolora tre disvastigata akvobirdo el la grupo de la kormoranoj nome familio Falakrokorakedoj.[1] Ĝi estas konata kiel Granda nigra kormorano tra la Norda Hemisfero, la Nigra kormorano en Aŭstralio, la Granda kormorano en Barato kaj la Nigra tufkormorano pli sude en Novzelando. Ĝi reproduktiĝas en multe de la Malnova Mondo kaj ĉefe marbordoj de la Atlantika Oceano en Eŭropo kaj Nordameriko.
Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
Granda kormorano | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Ripoza kormorano, Viktorio, Aŭstralio.
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Phalacrocorax carbo Linnaeus, 1758 | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Natura arealo
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Fermi
La vorto kormorano venas el multaj lingvoj el latina corvus marinus nome mara korvo. Krome la latina scienca nomo Phalacrocorax carbo enhavas la grekajn radikojn falakro nome hela aŭ kalva areo, kaj koraks por korako, kaj la latina carbo por karbo, tio estas nigra.