Grande-Synthe - jen france, prononco [ɡʁɑ̃d sɛ̃t], nederlande respektive okcidentflandre Groot-Sinten, prononco [ĥroŭt SINtn] - estas komunumo de Francio kadre de la historia pejzaĝo Franca Flandrio, Frans-Vlaanderen respektive Flandre française, borde de la Manika Markolo. Ĝi situas en la departemento Nord [nɔʁ], en la administra regiono Hauts-de-France (jen france, prononco [o d(ə) fʁãs] aŭskulti, pikarde Heuts-d'Franche) kaj en la tradicia, historia regiono Nordo-Kaleza Markolo (france Nord-Pas-de-Calais [nor pa d' kale']). Ene de la departemento, la komunumo apartenas al la arondismento Dunkerque kaj al la kantono Grande-Synthe / Groot-Sinten.
Rapidaj faktoj Groot-Sinten, komunumo ...
Fermi
La urbanojn oni kutime nomas grand-synthois(es) en la franca lingvo.