Großdeutsche Volksgemeinschaft (GVG) estis anstataŭa organizo de la en 1923 malpermesita naziisma partio NSDAP. Fondis ĝin, laŭ komisio de Adolf Hitler, en januaro 1924 Alfred Rosenberg kaj Hans Jacob.

Rapidaj faktoj Komenco, Fino ...
Großdeutsche Volksgemeinschaft
volontula asocio
partio Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1924 vd
Fino 1925 vd
Lando(j) Vajmara Respubliko vd
Situo Munkeno
Jura formo volontula asocio
vdr
Fermi

Priskribo

Laŭ raporto de la policiestrejo Munkeno GVG registritis en la 15.1.1924 en la priasocia registro; afergvidanto estis la pli posta Reichsleiter-partifunkciulo Philipp Bouhler. Estris la tuton oficiale du antaŭe malkonataj NSDAP-anoj Max Harbauer kaj Andreas Reuter. Estante malgrava dum la unuaj monatoj GVG ekpligraviĝis en printempo 1924 kiam aniĝis Julius Streicher kaj Hermann Esser.[1] Aliaj elstaraj anoj de GVG estis Artur Dinter, Wilhelm Frick, Gottfried Feder, Hermann Kriebel kaj Rudolf Buttmann.[2]

Konkurenca organizo bavara estis Völkischer Block in Bayern sub la gvidado de Alexander Glaser, kun kiu GVG aranĝis taktikajn kunsentojn pri efika kandidatfarado por la balotadoj je la landa parlamento en Bavario en 1924.[3] Post refondo de NSDAP fare de Hitler en la 27.2.1924, GVG malfondiĝis en la 12-a de marto. Kvazaŭ ĉiuj ties membroj aniĝis al la nova NSDAP.

Eksteraj ligiloj

Notoj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.