Guillaume Farel (naskiĝis en 1489 en Gap, Daŭfenio, mortis la 13-an de septembro 1565 en Neŭŝatelo) estis franca teologo kaj pastoro
Guillaume FAREL, denaske Gillaume FAREL, estis franca evangeliisto kaj fondinto de la Reformita Eklezio en la kantonoj de Neŭŝatelo, Berno, Ĝenevo kaj Vaud en Svislando. Li plej famiĝis kiel la homo, kiu en 1536 konvinkis Jean Calvin resti en Ĝenevo kaj reveni tien en 1541, post lia forpelo en 1538.
Farel kaj Calvin kune influis la ĝenevan registaron tiel multe, ke ĝi fariĝis teokratia reĝimo, kien rifuĝis protestantoj. Kune kun Calvin, Farel klopodis trejni predikistojn, kiuj disvolvis la novan protestantan kredon al aliaj landoj, precipe al Francio.
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.